geno
- Unuiĝo de genetikaj sekvencoj, eventuale interkovrantaj sin, kodantaj koheran kompleton de funkciaj organikaj produktoj (proteinoj, RNA): mesaĝista ribonukleata acido (mRNA) estas konstruita en la nukleo de la ĉelo kaj portas genetikan informon de la genoj, en la nukleo, al la ribosomoj en la citoplasmo [1]; rizo-specialistoj lastatempe trovis du genojn de sovaĝaj rizoj, kiuj ankoraŭ kapablas pligrandigi la produktadon [2]; sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko [3]; mutacio de tiu ĉi geno alkondukas al formado de patologiaj prionoj [4]; kaŭze de mutacio de la koncerna geno en la organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj sekve de tio la viruso de aidoso ne povas penetri en imunajn ĉelojn [5]; [tiun apartaĵon] kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni [6]; per la senĉesa elselektado […] ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj [7]; la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeŭtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj [8]; simiino ĵus ricevis homajn genojn [9]; nacia vidpunkto dependas multe de edukado, sed tute ne de genoj [10]; ĉiuj homaj genoj nun estas je dispono de scienco [11];
1.
Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Monato, MU Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj, 2003
3. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
4. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
5. Monato, Vladimir Lemelev: Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?, 2008
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro
8. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
9. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
10. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
11. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6

- angle:
- gene
- beloruse:
- гэн
- ĉeĥe:
- gen, vloha
- ĉine:
- 遗传因子 [yíchuányīnzǐ]
- france:
- gène
- germane:
- Gen
- hispane:
- gen, gene
- hungare:
- gén
- itale:
- gene
- japane:
- 遺伝子 [いでんし]
- katalune:
- gen
- nederlande:
- gen
- perse:
- ژن
- pole:
- gen
- portugale:
- gene (biologia)
- ruse:
- ген
- slovake:
- gén
- svede:
- gen
- turke:
- gen
- ukraine:
- ген
genaro
- Tuto de la genoj de vivaĵo aŭ de specio: en genaro de la variaĵo de gripviruso AH1N1, kiu kaŭzas la pandemion, enteniĝas genoj de gripvirusoj de birdoj, porkoj kaj homoj [12]; ĉinaj sciencistoj kune esploris kaj plenumis la „skizon pri la riza genaro“ [13].
12.
Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka
gripo, 2009
13. A. Chu: Novaĵoj de scienco, 2003
13. A. Chu: Novaĵoj de scienco, 2003
- angle:
- genome
- beloruse:
- геном
- ĉeĥe:
- genom
- ĉine:
- 基因組 [jīyīnzǔ]
- france:
- génome, patrimoine génétique
- germane:
- Genom, Erbgut
- itale:
- genoma, patrimonio genetico
- japane:
- ゲノム [げのむ]
- katalune:
- genoma
- perse:
- ژنوم
- pole:
- genom
- ukraine:
- гени, сукупність генів