galjon/o

galjono (gal)

Mezurunuo de volumeno en la angla-usona sistemo: unu brita galjono egalas al kvar kvartoj aŭ ok pindoj; brita galjono valoras 4,54609 litrojn, usona malseka galjono valoras 3,785411784 litrojn (231 kubajn colojn), usona seka galjono valoras 4,4048428032 litrojn (268,8 kubajn colojn) [1]; en Eŭropunio, oni planas ke tiuj brulaĵoj el la biomaso provizos 5,75 % de la bezonoj por la aŭtoj […], Usono celas 35 miliardojn da galjonoj jare [2].
HOM:galono (pasamento)
1. Galjono - Vikipedio
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu verda energio? ― La kvin mitoj de la transiro al la agro-brulaĵoj
angle:
gallon
beloruse:
галён
ĉine:
[shēng], 加仑 [jiālún]
france:
gallon
germane:
Gallone
japane:
ガロン
ruse:
галло́н
ukraine:
ґалон (міра рідин)

administraj notoj