2galant/o

galanto

BOT
Genro el familio amarilidacoj (Galanthus), floranta en la fino de la vintro, kun malgrandaj blankaj sonorilformaj floroj el du rondoj de petaloj, tri eksteraj, ovalaj kaj pure blankaj, kaj tri internaj kunklinitaj kiel kroneto kun verdaj makuloj ĉe la pintoj: kion diras la galanto? ― inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo, du ĉarmaj knabinetoj ― iliaj vestoj estas blankaj kiel neĝo, longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj ― sidas sur ĝi kaj balancas sin [1]; la kadavro, sensanga kaj bandaĝita de l' flegistinoj […] galantoj kaj kandeloj mildigis la litan apudon [2].

galantoj
beloruse:
падсьнежнік
ĉeĥe:
sněženka
ĉine:
雪花莲属 [xuěhuāliánshǔ]
france:
perce-neige
germane:
Schneeglöckchen
hungare:
hóvirág
japane:
ガランサス, ユキノハナ, スノードロップ
katalune:
gènere Galanthus, lliri de neu
latinece:
Galanthus
nederlande:
sneeuwklokje
portugale:
galanto, fura-neve, cipó-da-praia, campainha-branca, salsa-da-praia
ruse:
подснежник
slovake:
snežienka
svede:
snödroppe
turke:
kardelen
ukraine:
підсніжник

administraj notoj