fragil/a PIV1

fragila

(malofte)
Malfortika, rompiĝema: fragila vivfadeno [1]; mi neniam supozis, ke en tiu ĉi fragila tenera junulino estas tiom da forto kaj volo [2]; malalta, fragila knabo kun krispa hararo kaj brilaj okuloj kiel koloraj riveraj ŝtonetoj [3]; la sola transportrimedo konsistis el etaj fragilaj tradiciaj boatoj [4]; (figure) li estas poeto senpere lirika, kun tre fragilaj (delikataj) temoj [5]; por fortikigi la fragilan pacon en Nord-Irlando estas enkondukitaj novaj iniciatoj [6].
1. W. Auld: La Infana Raso, 1956
2. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
3. Monato, Julian Modest: Patrino, 2005
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
beloruse:
ломкі, крохкі
ĉeĥe:
fragilní, křehký, lámavý
ĉine:
易折断 [yìzhéduàn], 会破 [huìpò], 易碎品 [yìsuìpǐn], 娇贵 [jiāoguì]
france:
frêle
germane:
fragil, zerbrechlich
nederlande:
breekbaar
slovake:
krehký, lámavý
tibete:
ཆག་བདེ་པོ་
ukraine:
тендітний, ламкий

administraj notoj