9fot/o PV

9foto

FOT Fotografaĵo: ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj [1]; oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn [2]; ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo [3]; la romano estas kvazaŭ fotobildo (foto) de la tiamaj socioj en Sovet-Unio kaj Germanio [4]; fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj [5].
Rim. 1: Ŝajnas, ke la formo „foto“ estas nun multe pli uzata, ol ĝia teoria ekvivalento „fotaĵo“. Konsiderante, ke la radiko havas verban karakteron, hereditan de ĝia Fundamenta praulo fotograf kaj sankciitan de PV kaj PIV1, la uzo de simpla o-derivaĵo por signifi aĵon estas pravigebla per la fakto, ke temas pri „rezulto de fotado“. Male, en PIV2 oni konsideris, ke la radiko fot ne devenas de fotograf, sed baziĝas sur la internacia vorto „foto“ kaj havas substantivan karakteron. Ĉi tion ŝajnas tamen kontraŭi la aperantaj en la sama verko kunmetaĵoj „kontraŭfoto“ kaj „veturfoto“, difinitaj kiel agoj, aŭ pli kerne la fakto, ke la difinoj de „fotilo“ kaj „fotisto“ pli bone taŭgas por verba, ol por substantiva radiko. Fine, la 9a Oficiala Aldono citas „foto“ unue, „foti“ due. Do „foto“ estas radika baza vorto kaj „foti“ estas oficiala kunmetaĵo [6].
Rim. 2: Pro nacilingva influo la kunmetaĵoj, de kiuj fot estas la maldekstra elemento, emas konservi la ligvokalon, eĉ kiam ĝi estas tute superflua: fotoalbumo, fotoaparato. Ni konsilas pritrakti la radikon fot kiel iun ajn alian radikon kaj anstataŭe diri: fotalbumo, fotaparato, fot(o)portreto...
1. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
2. B. Pabst: Sendu elektronikan poŝtkarton, Monato, 1999:6, p. 15a
3. K. Enderby: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Antaŭparolo
4. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
6. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, fot/
angle:
photo, photograph
beloruse:
фота, фотаздымак
bulgare:
снимка
ĉine:
相框 [xiàngkuāng], 像框 [xiàngkuàng]
france:
photo, photographie (image) ~oalbumo: albums de photos, album photo. ~oportreto: portrait (photographique).
germane:
Foto
hispane:
fotografía
hungare:
fénykép, fotó
japane:
写真 [しゃしん]
nederlande:
foto
pole:
fotografia, zdjęcie
ruse:
фото, фотоснимок
tibete:
པར་
ukraine:
світлина, фото

9foti PV

(tr)
FOT Fotografi: mi volis foti la tiean barilon, sed policisto malpermesis tion [7]; jam venis ĵurnalisto, kiu ekfotis [8]; la opoziciuloj, antaŭ ol enurnigi siajn balotkartojn, ilin fotis per poŝtelefono por pruvi siajn voĉojn [9]; la usona satelito F15 dum kvin minutoj fotis Litovion el la kosmo [10].
7. W. Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, 1999:3, p. 7a
8. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
9. Monato, Karlo Juhász: Pri falko kaj talpoj, 2005
10. Monato, Last: Luma lando, 2004
angle:
photograph
beloruse:
фатаграфаваць, здымаць (фатаграфічна)
ĉine:
拍照 [pāizhào], 拍照片 [pāizhàopiàn], 摄影 [shèyǐng], 复印机 [fùyìnjī], 照相 [zhàoxiàng]
france:
photographier, prendre en photo
germane:
fotografieren, ablichten, knipsen
hispane:
fotografiar
hungare:
fényképezik, fotózik
japane:
写真にとる [しゃしんにとる], 撮影する [さつえいする]
nederlande:
fotograferen
pole:
fotografować
portugale:
fotografar, tirar fotografia
ruse:
фотографировать, снимать (на фотоплёнку)
tibete:
དཔར་རྒྱག་
ukraine:
фотографувати

fotado

Fotografado: societo, okupiĝanta pri fotado [11]; kreskanta intereso pri la naturo kaj ofte pri fotado [12]; aera fotado kaj filmado [13].
11. Monato, Karlo Juhász: Ĉu komerco helpas?, 2003
12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010
13. Monato, last: Malsukcesa aviado, 2015
angle:
photography
beloruse:
фатаграфаваньне
ĉeĥe:
focení, fotografování
france:
prise de vue (photo)
hungare:
fényképezés, fotózás
japane:
写真撮影 [しゃしんさつえい]
nederlande:
fotograferen (z.nw.)
pole:
fotografowanie
ruse:
фотографирование
slovake:
fotografovanie

fotaĵo

FOT Fotografaĵo: montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon [14]; ĉia stilo, ĉia tekniko estis videblaj […] komplikaj mekanikaj aparatoj, fotaĵoj, skulptaĵoj ĉiamaterialaj, pormomentaj kreaĵoj […] [15].
14. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, 2005
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 2012
angle:
photo, photograph
beloruse:
фатаграфія, фатаздымак, здымак
ĉine:
照相术 [zhàoxiàngshù], 像片 [xiàngpiàn], 摄影学 [shèyǐngxué], 摄影术 [shèyǐngshù]
germane:
Fotographie
pole:
fotografia, zdjęcie
ruse:
фотоснимок

fotilo

FOT Fotografilo: la besto resaltis en la arbaron, antaŭ ol mi povis levi la fotilon [16]; homoj kiuj, kun fotilo aŭ filmilo en la manoj, ĉiumatene klopodas akiri la plej mirigajn bildojn [17]; se la fotilo estis proksima al la fotota persono, ekzemple ĉe portretado, sur la kolora bildo la okuloj aperis ruĝaj [18]; ciferecaj fotiloj [19].
16. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
17. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
18. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
19. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
angle:
camera
beloruse:
фатаапарат, фатакамэра
ĉeĥe:
fotoaparát, fotografický aparát, foťák
ĉine:
照像机 [zhàoxiàngjī], 照相机 [zhàoxiàngjī], 相机 [xiàngjī], 相机轻松 [xiàngjīqīngsōng], 电视用摄影机 [diànshìyòngshèyǐngjī]
france:
appareil photo
germane:
Fotoapparat, Kamera
hispane:
cámara fotográfica
hungare:
fényképezőgép
japane:
写真機 [しゃしんき], カメラ [かめら]
nederlande:
fototoestel
pole:
aparat fotograficzny
ruse:
фотоаппарат, фотокамера
slovake:
fotoaparát
tibete:
པར་ཆས་

fotisto

Fotografisto: Johano estas mezaĝa profesia fotisto [20]; sur la foto mi gluiĝis al la panjo kaj estis iom timema pro la fotisto kaŝita malantaŭ la nigra tolo de la fotilo [21]; antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn [22].
20. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
21. S. Štimec: Morto en Melburna tramo, Monato, 1997:8, p. 24a
22. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
angle:
photographer
beloruse:
фатограф
ĉeĥe:
fotograf
ĉine:
女摄影师 [nǚshèyǐngshī], 摄影师 [shèyǐngshī], 照相师 [zhàoxiàngshī]
france:
photographe
germane:
Fotograph
hispane:
fotógrafo
hungare:
fényképész, fotográfus
japane:
写真家 [しゃしんか], カメラマン [かめらまん]
nederlande:
fotograaf
pole:
fotograf
ruse:
фотограф
slovake:
fotograf

tujfotilo

FOT Fotilo, kiu liveras tujan surpaperan bildon: teknikaĵoj […] inkluzive telefonon, sterean amplifilon, laserdiskilon, tujfotilon [23].
23. AMT: Riparoj kaj donacoj, Nia Bulteno, 2004-01-03 (83)
angle:
instant camera
ĉine:
一次成像照相机 [yīcìchéngxiàngzhàoxiàngjī]
france:
appareil photo instantané
pole:
polaroid

fotaparato, fotoaparato

FOT Fotografilo: Otto, kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo [24]; se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros [al la urbodomo], [25]; ĉirkaŭ mian kolon mi metis malmultekostan forĵeteblan fotoaparaton, kiu estis nek malmultekosta, nek forĵetebla, nek nur fotilo [26].
angle:
camera
beloruse:
фатаапарат, фатакамэра
ĉeĥe:
fotoaparát, fotografický aparát, foťák
ĉine:
相机轻松 [xiàngjīqīngsōng], 电视用摄影机 [diànshìyòngshèyǐngjī], 照像机 [zhàoxiàngjī], 照相机 [zhàoxiàngjī], 相机 [xiàngjī]
france:
appareil photo
germane:
Fotoapparat
hispane:
cámara fotográfica
hungare:
fényképezőgép
nederlande:
fototoestel
pole:
aparat fotograficzny
ruse:
фотоаппарат
slovake:
fotografický aparát

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.