fosili/o PV

fosilio

MIN Ŝtoniĝinta restaĵo aŭ postsigno de prahistoria organismo, konservita en ŝtonaĵo: en la sekvanta mioceno la antropoidaj simioj estas jam tre disvastiĝinta,j iliaj fosilioj estas trovitaj en Eŭropo, Azio, Norda kaj Orienta Afriko [1]; fosilio de la mondvaste konata „pra-birdo“ arkeopterigo troviĝas en la Londona Naturhistoria Muzeo [2]; (figure) la ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel […] vivanta fosilio [3]. VD:artefakto
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
3. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
angle:
fossil
beloruse:
выкапень, акамянеласьць
ĉeĥe:
fosílie, zkamenělina
ĉine:
化石 [huàshí]
france:
fossile (subst.)
germane:
Fossil, Petrefakt, Versteinerung
hispane:
fósil
hungare:
kövület, fosszília
japane:
化石 [かせき]
nederlande:
fossiel (z.nw.)
portugale:
fóssil
ruse:
ископаемое, окаменелость
slovake:
skamenelina
ukraine:
викопна рослина/тварина, скам’янілість

fosilia

Ŝtoneca, havanta econ de fosilio, rilatanta al fosilio: fosilia rano kun konserviĝinta haŭto el la mioceno [4]; fosiliaj piedsignoj kaj spuroj kaj birdovoj el la kratero [5]; Michael Reynolds disvolvis konstrustilon, kiu perfekte kongruas kun la celoj de la protokolo de Kioto por malpliigi la forcejan efikon pro fosilia bruligo [6].
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
6. Monato, Ivo DURWAEL: La rikolto de la nova tempo, 2004
beloruse:
выкапнёвы, акамянелы, скамянелы, вымерлы
france:
fossile (adj.), fossilisé
germane:
fossil, versteinert
hungare:
megkövesedett, fosszilis, ásatag
japane:
化石の [かせきの]
nederlande:
fossiel (b.nw.)
ruse:
ископаемый, окаменелый, вымерший
ukraine:
викопний, скам’янілий

fosiliiĝi

Ŝtoniĝi, fariĝi fosilio: grandaj fosiliiĝintaj arboj […] ankoraŭ staras rektaj kiel ili kreskis [7]; (figure) la unua paŝo en la direkto de reformoj devas esti la forigo de ĉi tiaj […] fosiliiĝintaj, priridetindaj tezoj [8].
angle:
fossilize
beloruse:
стаць выкапнем
france:
se fossiliser
germane:
versteinern
hispane:
fosilizarse
hungare:
megkövesedik, megkövül
japane:
化石化する [かせきかする]
nederlande:
verstenen, fossiliseren
ruse:
стать ископаемым
ukraine:
скам’яніти, перетворюватися на скам’янілість, фосилізуватися

administraj notoj