tradukoj: bg cs de en fr nl pl sk

ReVo
fornel/o PIV1

fornelo  

KUI Kuiraparato enhavanta bakujon kaj kuirplatojn aŭ flamingojn: via patrino tuŝis la fornelon, kaj nun ŝi havas vundon sur la mano [1].

elektrofornelo, elektra fornelo  

KUI Fornelo funkcianta per elektro: nelavitaj teleroj kaj tasegoj sur la lavtablo, sekiĝintaj kaseroloj sur la elektra fornelo, uzitaj forkoj kaj kuleroj. Kial ili ne purigis antaŭ ol ekferii? [2].

gasfornelo, gasa fornelo  

KUI Fornelo funkcianta per brulgaso: por prepari la manĝon la unuaj levintoj uzis senprokraste la malmultajn gasfornelojn, la aliaj devis alviciĝi [3].

karbofornelo, karba fornelo  

KUI Fornelo funkcianta per bruligo de karbo.

tradukoj

anglaj

~o: stove; elektro~o, elektra ~o: electric stove; gas~o, gasa ~o: gas stove; karbo~o, karba ~o: charcoal stove.

bulgaraj

~o: печка (готварска).

ĉeĥaj

~o: kuchyňský sporák; gas~o, gasa ~o: plynový sporák.

francaj

~o: cuisinière (électroménager) ; elektro~o, elektra ~o: cuisinière électrique; gas~o, gasa ~o: cuisinière à gaz, gazinière; karbo~o, karba ~o: fourneau.

germanaj

~o: Herd (Küche); elektro~o, elektra ~o: Elektroherd; gas~o, gasa ~o: Gasherd; karbo~o, karba ~o: Kohleherd.

nederlandaj

~o: fornuis; elektro~o, elektra ~o: elektrisch fornuis; gas~o, gasa ~o: gasfornuis; karbo~o, karba ~o: kolenfornuis.

polaj

~o: kuchenka; elektro~o, elektra ~o: kuchenka elektryczna; gas~o, gasa ~o: kuchenka gazowa; karbo~o, karba ~o: kuchenka węglowa.

slovakaj

~o: sporák; gas~o, gasa ~o: plynový sporák.

fontoj

1. R. Fischer: Esperanto im Dialog, 2007-12
2. Saliko: En fremda lando, Monato, jaro 2006a, numero 3a, p. 26a
3. R. Frey: La veraj rakontoj de Roberto, 3, 2005

karbo~o, karba ~o: Mankas dua fontindiko.
karbo~o, karba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | fornel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2019/04/12 18:10:15