fonologi/o PIV1

fonologio

FONLINSCI Studo de la fonetikaj fenomenoj de lingvo, kiel partoj de sistemo da kontrastaj unuoj: fonologio fakte ne temas pri sonoj, sed pri la gramatika sistemo de la sonoj [1]
Rim.: Iuj lingvistoj rigardas fonologion kiel apartan fakon de lingvoscienco; aliaj vidas en ĝi branĉon de gramatiko; triaj rigardas fonologion kiel branĉon de fonetiko1, „la funkcian fonetikon“ laŭ difino de A. Martinet (kontraste al la fonetiko anatomia, akustika, psiĥologia ktp). Tiu tria vidpunkto konformas al la la komunlingva uzo kaj al la administra aranĝo (pri fonologio sin okupas profesoroj pri fonetiko, fonetikaj asocioj ktp). Ankaŭ en la praktika lingvolernado apenaŭ sencas disigi fonetikon kaj fonologion. Jen nia plej eminenta fonetikisto parolas pri fonemoj (baza koncepto fonologia) kiel pri parto de fonetiko: La bazaj faktoj de Esperanta fonetiko estas facile direblaj. La lingvo havas 28 fonemojn, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 23 estas konsonantoj [2]. [Sergio Pokrovskij]
1. J. E. Abrahamsen: Ĉu Esperanto estas facila?, [vidita je 2006-06-21]
2. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA: 1989, p. 17.
angle:
phonology
beloruse:
фаналёгія
ĉeĥe:
fonologie, zvukosloví
ĉine:
音韵学 [yīnyùnxué]
france:
phonologie
germane:
Phonologie
hispane:
fonología
itale:
fonologia
katalune:
fonologia
perse:
واج‌شناسی
pole:
fonologia
portugale:
fonologia
ruse:
фонология
slovake:
fonológia
ukraine:
фонологія, фонематика

fonologiisto

Fakulo pri fonologio: kutime fonologiistoj ... disigas la silabon en du partoj: la atako kaj la rimo [3].
3. M. van Oostendorp: Mediteraneaj silaboj kaj la universala fonologio, [prelego ĉe UK 1998]
angle:
phonologist
beloruse:
фаноляг
france:
phonologiste
germane:
Phonologe
katalune:
fonòleg
perse:
واج‌شناس
pole:
fonolog
portugale:
fonólogo, fonologista

administraj notoj