fariseo, farizeo
- 1.
- Ano de judisma partio fine de la epoko de la Dua Templo, opozicia al la sadukeoj: la fariseoj opiniis preĝon kaj studojn de la Leĝo pli valoraj ol la sangajn oferojn en la Templo, kredis je Mesio kaj releviĝo de la mortintoj; la instruoj de la fariseoj iĝis parto de Talmudo kaj moderna judismo; kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo, pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata [1]; Paŭlo […] estis klera juda doktoro, naskiĝinta en Tarso, nuna Turkio, profunde edukita laŭ la doktrino de la farizeoj [2]; mi ne devenas de la granduloj, mi ne apartenas al la pastra ordeno, mi ne estas farizeo [3].
- 2.
- (evitinde) (figure)
Homo afektante zorganta pri ekstera, formala pieco aŭ morsevereco:
mi ne toleros tian fariseismon kaj mensogemonB
;
vi […] la rolon ludas kun cinik' de farizeo en la
templo, kaj des pli mi malamas vin
[4].
hipokritulo.
Rim.: Tiu maljusta misuzo de la vorto estas apartaĵo de la medio kristana kaj spegulas la situacion de la Evangelia periodo, kiam la kristanoj devis iel sin apartigi disde tro simila kaj pli granda partio. La akuzon pri nur formala observado de la Leĝo pli konvenus adresi al la sadukeoj, sed tiuj estis tro malproksimaj socie kaj ideologie, do ne estis rivaloj. [Sergio Pokrovskij]
1.
La Nova Testamento, La agoj 23:6
2. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
3. Laszlo Balassy, trad. J. Hamwai: Jozefo, la ĉarpentisto, Dio benu, 2002-12
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'!
2. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
3. Laszlo Balassy, trad. J. Hamwai: Jozefo, la ĉarpentisto, Dio benu, 2002-12
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'!
- angle:
- 1. Pharisee 2. pharisee
- beloruse:
- 1. фарысэй 2. фарысэй, крывадушнік
- ĉeĥe:
- farizej, farizeus
- ĉine:
- 2. 法利賽人 [fǎlìsàirén]
- france:
- pharisien, tartuffe
- germane:
- 1. Pharisäer 2. Pharisäer, Scheinheiliger, Heuchler
- hispane:
- 2. fariseo
- hungare:
- 1. farizeus 2. farizeus, képmutató
- japane:
- パリサイ人 [パリサイびと], パリサイ派ユダヤ教徒 [パリサイはゆだやきょうと], 偽善者 [ぎぜんしゃ], 形式主義者 [けいしきしゅぎしゃ]
- katalune:
- fariseu
- nederlande:
- 1. Farizeeën 2. huichelaar, schijnheilige, farizeeër
- pole:
- 1. faryzeusz 2. faryzeusz
- portugale:
- fariseu
- rumane:
- 1. fariseu
- ruse:
- 1. фарисей 2. фарисей, лицемер, ханжа
- slovake:
- farizej
- ukraine:
- фарисей, лицемір, святенник
administraj notoj
~o, ~o:
Mankas verkindiko en fonto.