eklektik/a JED
eklektika
-
Libere elektanta elementojn de diversaj fontoj,
de diversaj devenoj por la propra uzo:
ni estas por pedagogio eklektika, kiu scipovas
trovi inspiron el diversaj praktikoj kaj
metodologiaj skoloj
[1].
- a)
-
De konstrua kaj dekoracia stilo miksanta influojn el diversaj
lokoj kaj epokoj; ekzemple tia stilo eŭropa el la fino de
la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj:
la „rajtigilo“ de Maria Terezo donis impulson
al tiu ĉi konstruado laŭ la stiloj novklasika, novbizanca,
novgotika, eklektika, florstila ekde la fino de la 18a
ĝis la komenco de la 20a jarcentoj
[2].
- b)
-
Elektanta el diversaj sistemoj la opiniojn, kiuj
ŝajnas plej oportunaj aŭ plej veraj por elfari sian
propran sistemon.
eklektikulo.
- angle:
- eclectic
- beloruse:
- эклектычны
- france:
- éclectique (adj.) ~ulo:
éclectique (subst.)
.
- germane:
- 1.b eklektisch
- hungare:
- ekletikus
- japane:
- 取捨選択する [しゅしゃせんたくする], 良いとこどりの [よいとこどりの], 折衷的な [せっちゅうてきな]
- katalune:
- eclèctic (adj.) ~ulo:
eclèctic (subst.).
- nederlande:
- 1.b eclectisch
- pole:
- eklektyczny 1.b eklektyczny
- portugale:
- eclético
- ruse:
- эклектический
- ukraine:
- еклектичний
eklektikismo
-
Sistemo de la eklektikuloj, ekzamenanta la opiniojn
de diversaj skoloj kaj ilin akceptanta aŭ malakceptanta.
sinkretismo
- angle:
- eclecticism
- beloruse:
- эклектыка, эклектызм
- ĉeĥe:
- eklekticizmus, eklektizmus
- france:
- éclectisme
- germane:
- Eklektizismus
- hebree:
- אקלקטיות, לקטנות
- hungare:
- eklekticizmus
- japane:
- 折衷主義 [せっちゅうしゅぎ]
- katalune:
- eclecticisme
- nederlande:
- eclectisme
- pole:
- eklektyzm
- ruse:
- эклектика, эклектизм
- slovake:
- eklektizmus
administraj notoj
~ismo:
Mankas dua fontindiko.
~ismo:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.