droŝko
- Iama rusa kvarrada, malpeza, ĉevaltirata veturilo uzata en urboj; fiakro, lukaleŝo: kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko? Revizoro ; sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu [1]; laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj FK ; droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Marta ; por trovi iom da verdaĵoj kaj puran aeron oni devis vojaĝi longe per tramo aŭ droŝko [2]. taksio
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
2. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
- angle:
- drosky, droshky
- beloruse:
- дрожкі
- france:
- droschki
- germane:
- Droschke
- hungare:
- droske, bérkocsi
- japane:
- ドロシキ, 辻馬車 [つじばしゃ]
- katalune:
- carruatge de lloguer
- nederlande:
- drosjke
- pole:
- dorożka
- portugale:
- fiacre, carruagem de aluguel, "droshky"
- ruse:
- дрожки
- ukraine:
- дрожки, легкий відкритий екіпаж