dizajni, dezajni
(tr)
- Fasoni, projekti la estetikan kaj laŭfunkcian formon de farota objekto, programprodukto ktp: dizajni vestojn, tiparojn, uzulinterfacon, retpaĝojn; la libro estas tiel nete dizajnita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj [1]; arkitektoj kapablas lerte aĵojn dizajni: butikojn, loĝejojn, apartamentojn, malliberejojn [2]; dungante ŝin por dizajni kaj disvolvigi Barrayar-an ĝardenon por Domo Vorkosigan [3]; Guillem Sevilla […] estas grafikisto, li dezajnas librojn, retejojn, logotipojn [4].
1.
B. Kolker: Revivinta FundamentoMonato
2. N. Bissoondath: La kaĝo, La Gazeto, 1995 (61), p. 11a
3. Don Harlow: Recenzo pri „Civila Kampanjo“ de Lois McMaster Bujold , [2001]
4. Kataluna Esperanto-Asocio: Kongreslibro, 2011
2. N. Bissoondath: La kaĝo, La Gazeto, 1995 (61), p. 11a
3. Don Harlow: Recenzo pri „Civila Kampanjo“ de Lois McMaster Bujold , [2001]
4. Kataluna Esperanto-Asocio: Kongreslibro, 2011
- angle:
- design
- beloruse:
- рабіць дызайн, праектаваць
- ĉeĥe:
- vytvářet design
- france:
- designer (verbe)
- germane:
- designen
- hebree:
- לְעַצֵב
- hispane:
- Diseñar
- kroate:
- dizajnirati
- pole:
- projektować
- ruse:
- проектировать
- slovake:
- vytvárať dizajn
- ukraine:
- розробляти дизайн
dizajno, dezajno
- Laŭfunkcie estetika projektado de la formo kaj aspekto de fabrikaĵo, uzula interfaco, tiparo ktp; la rezulto de tia agado: specialaj amuziloj por handikapitaj infanoj estas ekspoziciataj en la Biblioteko de la Varsovia Universitato en la ekspozicio titolita „dizajno sen barieroj“ [5]; la dezajno de bastonvalizo multe ŝanĝiĝis ene de ĝia dekjara historio [6].
5.
Ekspozicio en la Varsovia Universitato,
Radio Polonia
6. Ĵ. Amis: Mia malkovro de Japanujo, Usona Esperantisto, 2013:1
6. Ĵ. Amis: Mia malkovro de Japanujo, Usona Esperantisto, 2013:1
- angle:
- design
- beloruse:
- дызайн
- ĉeĥe:
- design (dyzajn), náčrt, vzhled
- ĉine:
- 設計制作 [shèjìzhìzuò], 图案 [túàn], 图样 [túyàng], 图案设计 [túànshèjì], 款式 [kuǎnshì]
- france:
- design
- germane:
- Design
- hebree:
- עיצוב
- hispane:
- diseño
- kroate:
- dizajn
- litove:
- dizainas
- pole:
- projekt
- portugale:
- design
- ruse:
- дизайн
- slovake:
- náčrt, vzhľad
- turke:
- tasarım
- ukraine:
- дизайн
dizajnisto, dezajnisto
- Artisto kies metio estas krei laŭfunkciajn kaj belajn formojn de fabrikaĵoj: dizajnistoj helpos plibeligi vivon de astronaŭtoj (koloro de tapeto, iluzio de multnombraj ĉambroj ktp) [7]; jam estas dizajnisto, kiu pretas helpi dizajni la broŝuron, kaj fari la aranĝojn por la presado [8]; du londonaj dezajnistoj realigis revolucian lampon funkciantan per gravito [9].
7.
S. Suĥova: Oni atakas Marson,
Revuo „Itogi“, 2003
8. icouto: Nova Broŝuro pri Esperanto, 2006-08-25
9. G. P. Savio: Lumigi per gravito, Esperanta Retradio, 2013-04-08
8. icouto: Nova Broŝuro pri Esperanto, 2006-08-25
9. G. P. Savio: Lumigi per gravito, Esperanta Retradio, 2013-04-08
- angle:
- designer
- beloruse:
- дызайнар
- ĉine:
- 設計制作 [shèjìzhìzuò], 制图员 [zhìtúyuán], 設計人員 [shèjìrényuán]
- france:
- designer (subst.)
- germane:
- Designer
- hebree:
- מְעַצֵב
- hispane:
- Diseñador
- kroate:
- dizajner
- pole:
- projektant
- ruse:
- дизайнер
- ukraine:
- дизайнер