cunamo, tsunamo
- Maraj ondegoj, ĝis 50 m altaj, precipe tiuj estiĝantaj sekve de marfunda sismo, erupcio aŭ ŝovo de la tektonaj platoj, kaj kaŭzantaj grandajn detruojn en apudbordaj regionoj: la katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000 mortintoj kaj milionoj da alimaniere trafitaj homoj en aro da landoj ĉirkaŭ Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo [1]; la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo [2]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [3].
Rim.:
La formo „tsunamo“ estas evitinda en Esperanto.
1.
Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo
2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
- angle:
- tsunami
- beloruse:
- цунамі
- ĉeĥe:
- cunami, tsunami, tunami
- ĉine:
- 海啸 [hǎixiào]
- france:
- tsunami
- germane:
- Tsunami, Monsterwelle
- hebree:
- צןנמי, נחזול מים
- hungare:
- szökőár
- itale:
- maremoto
- japane:
- 津波 [つなみ]
- nederlande:
- tsunami, vloedgolf
- perse:
- آبلرزه، غریاله، سونامی
- pole:
- tsunami
- ruse:
- цунами
- slovake:
- cunami, tsunami
- ukraine:
- цунамі