burko
- 1.
- Islama vestaĵo surhavata de virinoj, kiu kovras la tutan korpon kaj havas rektangulan duone travideblan vualon antaŭ la okuloj, por ke ili ne povu esti vidataj: tre malmultaj estas demetintaj la burkon, eĉ ne tiuj, kiuj ne portis ĝin antaŭ la talibanoj [1]; en Irako, virinoj rajtis fariĝi inĝenieroj, ŝofori ŝarĝaŭtojn, lasi siajn burkojn en la tirkesto [2]; ili povas akiri helpon, se oni ilin devigas porti kaptukon aŭ burkon [3]; tiuj homoj ne devigas la infanon surmeti ĉapeleton, vualon, aŭ burkon [4]; ĉu islamanino rajtas porti la burkon? [5]. ĉadoro, hiĝabo, nikabo
- 2.
- Mantelo farita de felto, tradicie surhavata de viroj en Kaŭkazo: ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso [6]; la civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn [7].
1.
J. Bousac, trad. M. Leon: Afganio vidate
de Herato, le Monde diplomatique, 2003-12
2. D. J. Harlow: Re: Tullius Detritus, soc.culture.esperanto, 2004-01-12
3. Monato, I. Durwael: Rajtoj pri ritoj
4. J. Schram: La libereco ne kredi, Ateismo, 2014-11 (19), paĝo 6
5. S. Halimi, trad. V. Lutermano: De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn, le Monde diplomatique, 2015-02
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27

- angle:
- 1. burka, burqa 2. burka
- beloruse:
- бурка
- ĉine:
- 1. 波卡 [bōkǎ]
- germane:
- 1. Burka
- indonezie:
- 2. burka(k)
- nederlande:
- 1. boerka
- ruse:
- 2. бурка
- ukraine:
- бурка