10bengal/o

10bengalo

Ano de popolo originante en la regiono ĉe la nuna barata-bangladeŝa limo kaj parolanta la bengalan lingvon: aŭtobiografio de la Bengalo Lakshmiswar Sinha [1].
Rim.: Oni vidas en la literaturo ankaŭ Bengalo en la signifo de Bengallando.
germane:
Bengale

10bengala

Rilata al bengaloj, ilia devenlando, ilia lingvo kaj kulturo: belega bengala fajro [2]; en 1963 estis fondita Bengala Esperanto-Instituto [3]; ni povas nun traduki inter 64 malsamaj lingvoj, inklude de multaj kun malgranda Interreta ĉeesto, kiel la bengala, la eŭska, la svahila [4].
germane:
bengalisch

10Bengallando

Devenlando de bengaloj, nun parte gubernio de Bangladeŝo kaj parte gubernio en la orienta parto de la hinda respubliko. SIN:Bengalo
germane:
Bengalen

10Okcidenta Bengallando

Gubernio en la orienta parto de Barato. SIN:Okcidenta Bengalo
germane:
Westbengalen

administraj notoj

B~lando : Mankas dua fontindiko.
B~lando : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Okcidenta B~lando : Mankas dua fontindiko.
Okcidenta B~lando : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.