ReVo
*bask/o PV

*basko

1.
TEKS Pendanta parto de vesto, plejofte trunka,
a)
refaldebla: jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto [1]; [tegmenta herbo,] per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon nek garbiganto sian baskon [2]; Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon [3];
b)
aŭ nur ornamcela: baskojn de l' frako vivige agitis vento petola tra vintra pejzaĝ' [4]; mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon [5].
2.
(figure) Tia parto de vesto, konsiderata kiel ŝirmilo por valora posedaĵo, aŭ simbolanta la povon de ĝia portanto: ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj [6]; malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro, ĉar li malkovris la baskon de sia patro [7]; ĉio, pri kio antaŭe vi ne kuraĝis eĉ revi, dum vi vivis sub basko de la drinkulo edzo [8]; (frazaĵo) vivi sub ies basko; la friponoj tie sub la basko (kaŝe) pretigas jam petoskribojn [9]; (frazaĵo) fari ion sub la basko; en tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo (humile petos permeson lin sekvi), kaj diros: „Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi“ [10]; (frazaĵo) tiri ies baskon. VD:sino 2
angle:
coattails, train (of a dress or robe)
beloruse:
крысо
bretone:
pastell (dilhad)
ĉeĥe:
vlečka, šos
france:
basque (d'une veste), pan (d'un vêtement), rabat (d'un vêtement), giron (pan d'un vêtement, sein) vivi sub ies ~o: : vivre dans l'ombre de qn, être accroché aux basques de qn. fari ion sub la ~o: : faire qc sous le manteau.
germane:
Rockschoß
hebree:
שובל, דש מעיל
hispane:
1.a faldón, vuelo 1.b cola
hungare:
ruhaszárny, hajtóka, kabátszárny vivi sub ies ~o: : vki árnyékában él, vki szoknyájába kapaszkodik. fari ion sub la ~o: : vmi leple alatt tesz.
japane:
すそ, たれ
pole:
1. poła (np. marynarki), tren (sukni)
portugale:
aba (de casaca, de fraque), fralda (de camisa), calda (de vestimenta)
ruse:
пола (одежды)
slovake:
krídlo kabáta
ukraine:
пола, поділ

administraj notoj