bakelit/o

bakelito

KEM
Artefarita rezino, produktata el formaldehido kaj fenolo, uzata kiel izolanta substanco aŭ ornamcele (ekz-e kiel anstataŭaĵo de sukceno): la produkton bakelito ellaboris la belga kemiisto Leo Baekeland en 1909 en Usono [1]
angle:
Bakelite
beloruse:
бакеліт
ĉeĥe:
bakelit
france:
bakélite
germane:
Bakelit
hebree:
בקליט
hispane:
baquelita
hungare:
bakelit
japane:
ベークライト
katalune:
baquelita
nederlande:
bakeliet
pole:
bakelit
ruse:
бакелит
slovake:
bakelit
ukraine:
бакеліт

administraj notoj

pri bakelit/o :
     Ŝajnas, ke la uzo de ~o estas pli historia
     ol nuntempa. Anstataŭ "rezino" estus pli bone
     diri "polimero" (ankoraŭ ne en Revo). La uzo de
     "izolanta" estas iom eksmoda. Oni nun dirus "izola",
     sed la koncerna senco ankoraŭ ne estas konata. (MB)
  
~o: Mankas dua fontindiko.