aristolokiacoj
- Familio de staŭdoj aŭ lignoplantoj sinuantaj el la ordo de piperoparencaj floroplantoj (Aristolochiaceae) kun: folioj alternaj, glatrandaj; floroj duseksaj, stelaj aŭ dulipaj; tepaloj plataj, kunkreskintaj, tubecaj aŭ kloŝaj; 6 ĝis 12 stamenoj kolone kunkreskintaj kun la pistilo; ovolujo malsupra, kun 4 ĝis 6 fakoj; stigmo sesradia: la aristolokiacoj estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro) [1]. aristolokio, azaro
- beloruse:
- кірказонавыя (сям’я)
- france:
- aristolochiacées
- germane:
- Osterluzeigewächse
- hungare:
- farkasalmafélék
- latinece:
- Aristolochiaceae
- ruse:
- кирказоновые (семейство)
- svede:
- piprankeväxter
administraj notoj
~oj
:
Mankas dua fontindiko.