10Antiloj
- Kariba insularo inkluzivante okcidente Kubon, Jamajkon, Hispaniolon kaj etendiĝanta orienten poste suden ĝis Trinidado kaj Tobago: kelkaj ĝuas […] eksterlandan feriadon […] ekzemple […] someran krozadon ĉirkaŭ la Antiloj [1]; troveblas multaj t.n. nudismaj plaĝoj kaj feriejoj […] en Italio, Meksiko, Domingo, Antiloj kaj Brazilo [2].
1.
Monato, Garvan Makaj: Viziti mikroŝtatojn, 2008
2. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, 2005
2. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, 2005
- angle:
- Antilles
- beloruse:
- Антыльскія астравы
- ĉine:
- 安的列斯群岛 [āndìlièsīqúndǎo], 安的列斯群島 [āndìlièsīqúndǎo]
- france:
- Antilles
- germane:
- Antillen
- hebree:
- האנטילים
- japane:
- アンティル諸島 [アンティルしょとう]
- pole:
- Antyle
- ukraine:
- Антильські острови
10 Grandaj Antiloj
- Insularo al kiu apartenas Kubo, Jamajko, Hispaniolo, Puertoriko kaj la Kajmana Insularo: la tainoj loĝis jam delonge en la Kariba Maro, precize en la Grandaj Antiloj kaj Bahamoj [3].
3.
La Taina Mito pri Kreado, Esperanto USA, 2006/3-4 ,p. 22
- beloruse:
- Вялікія Антыльскія астравы
- germane:
- Große Antillen
10 Malgrandaj Antiloj
- Insularo de la orienta Karibio, etendiĝanta de la Virgulinsuloj ĝis la venezuela bordo: sensignifa epizodo en la geologia sinkado, per kiu estiĝis la Meksikia Golfo kaj la Kariba Maro ankaŭ kun la florkrono de Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, ĉi tiu resto de iama kompakta montarzono [4].
4.
Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, p. 319
- beloruse:
- Малыя Антыльскія астравы
- germane:
- Kleine Antillen