anglo
- 1.
- Loĝanto de Anglujo: la jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj [1]; en la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj [2]; oni parolis pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj [3].
- 2.
- Homo kun angla nacieco: tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo [4]; hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj [5].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de
feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
- angle:
- English person, Englishman, Englishwoman
- beloruse:
- англічанін, ангелец
- bretone:
- Saoz
- bulgare:
- англичанин
- ĉeĥe:
- Angličan
- france:
- Anglais (subst.)
- germane:
- Engländer 1. Engländer 2. Engländer, Angelsachse
- hebree:
- אנגלי
- hispane:
- inglés
- hungare:
- angol
- ide:
- Angliano, Anglo
- japane:
- イギリス人 [イギリスじん], イングランド人 [イングランドじん]
- katalune:
- anglés (subst.)
- nederlande:
- Engelsman
- pole:
- Anglik
- portugale:
- inglês
- rumane:
- englez
- ruse:
- англичанин
- slovake:
- Angličan
- svede:
- engelsman
- tibete:
- དབྱིན་ཇིའི་མི་
- tokipone:
- jan pi ma Inli
- ukraine:
- англієць
- volapuke:
- Linglänan
angla
- Rilatanta al angloj, ilia nacieco, lingvo aŭ lando: li ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj [6]; la dua oficiala lingvo estas la angla, la kolonia lingvo [7]; la angla estas la komerca lingvo kaj la malaja estas la ŝtata lingvo [8]; sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion regatan tamen de anglo-saksa reĝimo [9]; spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana kaj en biblia angla [10]; en 1833 la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron [11]; la kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos [12].
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
8. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
9. Monato, n-ro 01/1994, Kanado ‐ Modernaj sklavoj
10. Monato, n-ro 11/1993, Matematiko ‐ Nova gaela numerala sistemo
11. Monato, n-ro 01/1995, Stereogramoj ‐ La modo de fiksokuloj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907
7. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
8. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
9. Monato, n-ro 01/1994, Kanado ‐ Modernaj sklavoj
10. Monato, n-ro 11/1993, Matematiko ‐ Nova gaela numerala sistemo
11. Monato, n-ro 01/1995, Stereogramoj ‐ La modo de fiksokuloj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907
- angle:
- English
- beloruse:
- ангельскі
- bretone:
- saoz, saoznek [rilate al la lingvo]
- bulgare:
- английски
- ĉeĥe:
- angličtina
- ĉine:
- 会说英语 [huìshuōyīngyǔ], 會說英語 [huìshuōyīngyǔ]
- france:
- anglais (adj.)
- germane:
- englisch
- hebree:
- אנגלית
- hispane:
- inglés
- hungare:
- angol
- ide:
- Angliana, Angla
- japane:
- イギリスの [いぎりすの], 英語の [えいごの]
- katalune:
- anglés (adj.)
- nederlande:
- Engels
- okcidentfrise:
- Ingelsk
- pole:
- angielski
- portugale:
- inglês
- rumane:
- englez
- ruse:
- английский
- slovake:
- anglický, angličtina
- svede:
- engelsk
- tibete:
- དབྱིན་ཇིའི་སྐད་
- tokipone:
- pi ma Inli
- ukraine:
- англійський
- volapuke:
- Linglänik
Anglujo
Suda parto de Britujo limanta norde al Skotlando kaj okcidente al Kimrujo; foje subkomprenante tutan Britujon: Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn [13]; inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj [14]; tutan tagon daŭras la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo [15]; kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas ne ebla [16].
Anglio
AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
- afrikanse:
- Engeland
- angle:
- England
- beloruse:
- Англія
- bretone:
- Bro-Saoz
- bulgare:
- Англия
- ĉeĥe:
- Anglicko
- france:
- Angleterre
- germane:
- England
- hispane:
- Inglaterra
- hungare:
- Anglia
- ide:
- Anglia
- indonezie:
- Inggris
- katalune:
- Anglaterra
- nederlande:
- Engeland
- okcidentfrise:
- Ingelân
- pole:
- Anglia
- portugale:
- Inglaterra
- rumane:
- Anglia
- ruse:
- Англия
- slovake:
- Anglicko
- svede:
- England
- tibete:
- དབྱིན་ཇི་n
- tokipone:
- ma Inli
- volapuke:
- Linglän
praangla
Anglalingvujo


- 1.
- La aro da landoj kie la angla lingvo estas oficiala kajaŭ parolata de la enloĝantoj kiel lingvo gepatra kaj ĉiutaga: La vokalo de GOAT trapasis diversajn fonetikajn ŝanĝojn en diversaj partoj de Anglalingvujo [18].
- 2.
- La tuto da lokoj, institucioj, aranĝoj kie la angla funkcias kiel la ĉefa lingvo de komunikado: La reta popolo iom post iom lingve diversiĝas kaj forlasas Anglalingvujon [19].
18.
John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
19. Slavik Ivanov: Interreto: ĉiam malpli angla, La Ondo de Esperanto, 2002:12
19. Slavik Ivanov: Interreto: ĉiam malpli angla, La Ondo de Esperanto, 2002:12
- angle:
- English-speaking world
- ruse:
- англофоны 1. страны английского языка, Англосфера
administraj notoj
pra~a:
Mankas dua fontindiko.