abituriento
- Mezgrada diplomito, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon: havi sian abiturientan diplomon; ankoraŭ du jarojn, kaj mi estos abituriento kaj povos ekstudi [1]; fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj [2]; la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio [3]; la patro de abiturientino plendis al la koncernita instanco, ke dum ŝtata finekzameno de la angla lingvo la abiturientoj de Litovio ricevis la taskon priskribi la tagon de ĉiuj sanktuloj kaj kristnaskan vesperon [4]. bakalaŭro
1.
Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
2. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
4. Monato, Laimius Stražnickas: Kredo kaj angla lingvo, 2007
2. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
4. Monato, Laimius Stražnickas: Kredo kaj angla lingvo, 2007
- angle:
- high-school graduate, G.E.D. holder
- beloruse:
- выпускнік
- bretone:
- bachelour (eil derez)
- bulgare:
- абитуриент
- ĉeĥe:
- abiturient, absolvent školy, maturant
- dane:
- student
- france:
- bachelier (personne reçue à l'examen de fin d'études secondaires)
- germane:
- Abiturient
- hebree:
- בוגר תואר ראשון
- hispane:
- bachiller
- hungare:
- érettségizett
- itale:
- maturo (diplomato), diplomato (scuola secondaria superiore)
- japane:
- アビトゥリエント
- katalune:
- batxiller
- pole:
- abiturient, maturzysta
- portugale:
- pré-universitário (estudante que terminou o ensino médio)
- rumane:
- bacalaureat
- ruse:
- выпускник
- slovake:
- absolvent, maturant
- slovene:
- maturant, abiturient
- ukraine:
- випускник, абітурієнт
abiturienteco
- Rango, stato de abituriento: ŝi sepjara eniris la Vienan muzikaltlernejon por esti submetita al troa muzika trejnado; akirinte la abiturientecon, ŝi suferis nervan deprimon [5].
5.
B. Pätzold, trad. P. Beaudonnet:
La viena „skandalulino“ rekompencita, Le Monde diplomatique, 2004-12
- germane:
- Hochschulreife
abiturientiĝi
(ntr)
- Ricevi la rangon de abituriento: la majstra aŭtodidakto Cherpillod […], abiturientiĝinte nur en la aĝo de 32 jaroj, kun siaj vastaj interesoj apartenas al la plej fruktodonaj Esperanto-verkantoj [6].
6.
A. Künzli: Cherpillod la franco, Esperanto 2009/1
- france:
- passer son baccalauréat
- germane:
- Abitur ablegen
abiturienta ekzameno
- Mezgrada ekzameno fine de la gimnazia kursaro: la fratoj […] sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj [7]; la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha, kiun li finis per abiturienta ekzameno [8]; en Aŭstrio post kvarjara elementa lernejo kaj okjara gimnazio la gelernantoj povas fari abiturientan ekzamenon [9]; ne ekzistas abiturienta ekzameno en Usono [10].
7.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
8. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Pri la aŭtoro
9. Monato, Walter Klag: Ekzameno ekzamenata, 2014
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
8. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Pri la aŭtoro
9. Monato, Walter Klag: Ekzameno ekzamenata, 2014
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
- beloruse:
- выпускны экзамэн
- bulgare:
- матура
- ĉeĥe:
- maturitní zkouška, zkouška dospělosti
- dane:
- studentereksamen
- france:
- baccalauréat
- germane:
- Abitur, Reifeprüfung
- hebree:
- בחינת בגרות
- hispane:
- selectividad, reválida
- hungare:
- érettségi vizsga
- itale:
- esame di maturità, esame di stato (ex-maturità)
- katalune:
- selectivitat
- pole:
- matura, egzamin maturalny, egzamin dojrzałości
- slovake:
- maturitná skúška
- slovene:
- matura