abdomeno
- 1.
- Parto de la korpo, inter la torako kaj la pelvo, kiu entenas la intestojn: la graso, kiu situas ĉirkaŭ la visceroj de la abdomeno [1]; vi havas nur aeron en la abdomeno [2]; en la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj suĉante la flavan, nudan korpon [3].
- 2.
- La malantaŭa parto de la korpo de diversaj senvertebruloj. torako
1.
Roberto Pigro: Atentu la koron, Monato, 2003/12, p. 14
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Facila vento
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Facila vento
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
- angle:
- abdomen
- beloruse:
- брушына, брушная поласьць
- bretone:
- abdomen
- bulgare:
- корем, коремче
- ĉeĥe:
- zadní část těla hmyzu
- ĉine:
- 1. 腹 [fù], 腹部 [fùbù], 小腹 [xiǎofù] 2. 腹 [fù], 腹部 [fùbù]
- dane:
- abdomen 1. abdomen, underliv, vom
- france:
- abdomen
- germane:
- Unterleib, Bauch, Abdomen
- hebree:
- בֶּטֶן
- hispane:
- abdomen
- hungare:
- has
- itale:
- addome
- japane:
- 腹部 [ふくぶ]
- katalune:
- abdomen
- nederlande:
- abdomen
- perse:
- بطن، شکم
- pole:
- 1. abdomen, brzuch 2. odwłok
- portugale:
- abdômen, abdome
- ruse:
- брюшная полость, брюшина
- slovake:
- brucho, zadná časť tela hmyzu
- svede:
- mage, buk, abdomen
- turke:
- karın
- ukraine:
- черевна порожнина, очеревина
abdomena
- Rilata al la abdomeno: [li] enŝovis en sin la ventrajn muskolojn tiel forte, ke ŝajnis, kvazaŭ la abdomena haŭto baldaŭ tuŝos la lumban [4].
- angle:
- celiac
- beloruse:
- жыватовы, брушны, абдамінальны
- france:
- coeliaque
- germane:
- abdominal, zöliakal