eo | Berkelio - Berkleo - Berklio |
Difino | La urbo "Berkeley" en Kalifornio. |
Nomo | Berkeley (en) (eo) |
Rimarko | Ekzistas pli ol dek urboj kun la nomo "Berkeley", kaj konata filozofo, George Berkeley (1685–1753). La kemia elemento Bk, kiu ricevis sian nomon de la urbo en Kalifornio, nomiĝas "berkelio" laŭ PIV. |
Diskuto | [Edmundo] +eo +eo +eo +Difino +Rimarko [Edmundo] +Rimarko +Diskuto La elemento tuj post berkelio en la perioda tabelo nomiĝas "kalifornio", laŭ PIV, kiel la ŝtato. Do, ĉu la urbo nomiĝu "Berkelio" same kiel la elemento? [Edmundo] +Diskuto Jen tute ekstertemaj informoj, kiuj eble tamen interesos iun: Ŝajne en la angla lingvo inter la jaroj 1400 kaj 1600 la sono de "er" ofte ŝanĝiĝis en la sonon de "ar". Ĉe kelkaj vortoj ("tar", "bark", ...") la ŝanĝiĝo speguliĝis en la skribo kaj fiksiĝis. Ĉe kelkaj vortoj ("heart", "Berkeley", ...) la ŝanĝiĝo ne speguliĝis en la skribo, sed tamen fiksiĝis en la parolo. Ĉe aliaj vortoj ("merchant", ...) la ŝanĝiĝo ne speguliĝis en la skribo, kaj oni rekonformigis la prononcon al la skribo iam post 1600 ("merchant" prononciĝis kiel "marchant" en la tempo de Ŝekspiro). "Berkeley" prononciĝas kiel "Barclay" en la moderna, brita angla, kaj temas pri malsamaj formoj de la sama nomo, kompreneble. Povas esti, ke ĉiu "Barclay" kaj ĉiu "Berkeley" en la mondo devenas de la sama loknomo: la vilaĝo "Berkeley" en Glosterŝiro, kvankam eble iuj devenas de "Berkley" en Somerseto. 2013-03-11 11:03:08 |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)