ViVo Artikolo 974

eo titolo @uea @bertilow
Difino

Vorto, per kiu oni alparolas homon, uzata kun aŭ sen la persona aŭ familia nomo; en Esperanto "sinjoro" aŭ "sinjorino"

Diskuto [Lu Wunsch-Rolshoven] +Difino
[Bart Demeyere] +Diskuto
Cû temas pri tio kion oni ofte devas meti en formularon? Kaj ankaŭ povas esti ekz. doktoro?
[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
Mi celas tion, kion sur leterkoverto oni (ofte) trovas super la nomo. Kaj kiam oni interparolas, oni ne diras, "Saluton Zamenhof", sed "Saluton, sinjoro Zamenhof". Kiel en Esperanto nomiĝas tiu sinjoro/sinjorino? (Mr./Mrs./Ms. aŭ M./Mme. ktp.)
[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
Ĉu 'alparolo'?
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi pensas ke estas 'titolo' au pli longe 'alparoltitolo'. Mi ankaŭ trovis 'titolaro'. Tio ŝajnas iom pli ĝenerala ol ke vi celas, sed diversajn homojn oni ne rajtas alparoli per sinjor(in)o.
[Edmundo] +eo +Diskuto
Laŭ http://de.wikipedia.org/wiki/Anrede "Anrede" povas inkluzivi la nomon kaj aliajn aferojn, do "Sehr geehrter Herr Professor Althoff" povas esti "Anrede". Kiel en la germana oni povas pli specife nomi nur la vorton "Herr" aŭ "Professor"?
[Edmundo] ~Difino
~La vorto, per kiu oni alparolas homon, uzata kun aŭ sen la persona aŭ familia nomo; en Esperanto "sinjoro" aŭ "sinjorino"
[Edmundo] ~eo
~titolo[@bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html#i-22j]uzebla
[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
En la formularo de UEA, la vorto "titolo" havas la eblecojn "doktoro, profesoro, magistro, pastro". Tion mi _ne_ celis. Mi celis la du vortojn "sinjoro" kaj "sinjorino", per kiuj oni ofte alparolas homon (antaŭ la nomo).
[Edmundo] +Diskuto
Estas vere, ke oni ne alparolas homon per "pastro"; oni alparolas pastron (en certaj kulturoj) per "patro". Do "patro" estas unu el la celataj vortoj, ĉu? Ankaŭ "kapitano", ĉu? Kiel la difino ŝajne akceptas nur vortojn kaj ne esprimojn, kiel "via moŝto" aŭ "mia generalo"?

2013-02-27 12:27:48

de Anrede
en title
nl aanspreektitel - aanspreekvorm - titulatuur
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)