ViVo Artikolo 949

eo povum-nutrilo @//www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html - adaptilo @//skribitaj-pensoj.blogspot.com/2009/08/iom-pri-energia-mal.html - nutrilo @//www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html
Difino

Aparato aŭ parto de aparato por provizi elektronikajn cirkvitojn per kurento, ekzemple per konvertado de alterna kurento al kontinua kurento regulata por havi konstantan tension.

Bildo
Fako elektrotekniko
Rilatas konvertilo
Diskuto [Edmundo] +Difino +Bildo +Fako +Diskuto
Tre tre baza afero, do ĝi certe jam troviĝas en multaj terminaroj, ĉu ne?
[Edmundo] +Bildo
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi trovis kurentprovizon kaj nutradon en Lernu. Mi prelegas en FEL kaj kelkaj proponas ŝargilon, sed estas multe da diskuto
[Edmundo] +Bildo +Diskuto
Oni povas apliki la vorton "ŝargilo" al la aparato en unu el la bildoj, sed tiu vorto ne kongruas al la proponita difino. Eble bildo sen la telefono estus pli klara.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Kaj kion vi pensas pri kurentprovizilo aŭ kurentnutrilo? Aŭ mallonge provizilo aŭ nutrilo, se la kunteksto klaras?
[Bart Demeyere] +Bildo +Diskuto
De la mallongaj mi fakte preferas nutrilon. Nutri montras ke ne eblas sen, dum tio ne estas ĉe provizi.
Ĉu bonus forigi la unuan kaj trian bildon?

[Edmundo] -Bildo
-Nokia_mobile_phone_charging.jpg
[Edmundo] -Bildo
-Notebook-Computer-AC-Adapter.jpg
[SePo] +eo +Rimarko +Diskuto
ĉu ne simpla 'konvertilo' aŭ 'elektrokonvertilo'?
[SePo] +eo +Diskuto
ĉe http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2009/08/iom-pri-energia-mal.html mi trovis 'adaptilo'. Krome troveblas tie 'fidro' tamen en senco - kablo (tamen mi tute ne komprenas kial kablo inter muro kaj la ilo havu propran nomon, kaj inter la ilo kaj la ricevilo, ekz. komputilo - ne).
[Bart Demeyere] ~eo -Rimarko +eo
~vicnutrilo[@http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html]malrekomendita
-mi malrekomendas 'vicnutrilon' ĉar ĝi ja ne nutras vicojn
[Bart Demeyere] +Diskuto
Vicnutrilo ne estas kion ni serĉas ĉi-tie. Tio estas nutrilo kiam la normala elektra nutrado ne plu funkcias. 'vic-' estas kiel ĉe vicprezidanto (li ne prezidas vicojn, sed prenas la taskon kiam la prezidanto ne povas). En la artikolo de Daniel Clemente kion ni serĉas estas nomita povum-nutrilo (kial tiu '-'?) kaj plej ofte mallonge nutrilo.
Cetere, kiam oni malrekomendas vorton, oni pli bone metu la komenton post la koncernita vorto inter la [] komencante kun '?', ekz. : [@http...?la '-' ne necesas kaj ĝenas].

2012-10-03 09:26:20

de Netzteil
en PSU - power supply
fr alimentation électrique - alimentation [électrique] - bloc d’alimentation
nl voeding
pl zasilacz
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)