ViVo Artikolo 812

eo muntpeco
Difino

(speciale) Ĉiu el la apartigeblaj elementoj, el kiuj oni muntas maŝinojn, aparatojn ks.

Fako hejma
Diskuto [VIZI László] +eo +Difino +Fako
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu tio estas "hejma" vorto? Mi verŝajne dirus simple "parto".
[VIZI László] +Diskuto
"Parto" povas esti ankaŭ aro de muntpecoj. "Peco" povas esti ankaŭ ropmpopeco, do esprimi klare kaj speciale elementojn, el kiuj oni muntas maŝinon, aparaton, tiuj aliaj vortoj per si mem ne taŭgas.
[Edmundo] +Diskuto
Jes, jes, jes, jes, jes. Sed kial "hejma"?
[VIZI László] +Diskuto
Ĉar ĝi ne apartenas speciale al ia fako. Mi edukis du denaskajn esperantistojn, kaj ni bezonis tiun vorton babilante hejme.
[Edmundo] +Diskuto
Oni eble povus etikedi ĝin per la indiko "teknikoj". Tamen, se vi uzadas la vorton hejme, tio estas argumento por la etikedo "hejme".
[VIZI László] +Diskuto
La etikedon "tekniko" mi uzus, se ĝi estus speciala fakvorto, sed ĝi estas vorto, kiun oni bezonas en ĉiutaga konversacio, same kiel "rado" aŭ "biciklo".
[Historiisto] +Diskuto
Ŝajnas al mi, ke, laŭ la difino, traduko kiel "element" sufiĉus; alternative mi proponas "assembly component".
[Edmundo] +Diskuto
Mi guglis pri "assembly component" kaj trovis ĝin uzata preskaŭ nur kun alia senco. Do tio verŝajne ne estas bona traduko.
[Historiisto] +Diskuto
Ĉu "component" sufiĉus?
Komparu: http://dict.leo.org/ende?lp=ende&lang=de&searchLoc=0&cmpType=relaxed§Hdr=on&spellToler=&search=component

2011-09-14 15:47:47

en assembly component - component - part
hu alkatrész
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)