ViVo Artikolo 807

eo korda kvarteto - kordkvarteto - kordokvarteto
Difino

Muzikaĵo por kvar kordinstrumentoj, plej ofte du violonoj, aldo kaj violonĉelo.

Fako muziko
Rilatas ViVo 806:korda kvarteto;kordkvarteto;kordokvarteto - ViVo 808:arĉa kvarteto;arĉkvarteto - ViVo 809:arĉa kvarteto;arĉkvarteto
Diskuto [Edmundo] +eo +eo +eo +Difino +Fako
[Fajrereto] +Diskuto
Efektive tiuj muzikiloj estas ne kordaj, sed, pli gxuste, arcxaj. (Korda estas ankaux gitaro.)
[Edmundo] +Diskuto
Ili ja estas "kordaj", sed ankaŭ "arĉaj", do oni devas elekti. Kiel oni elektu? Eble oni evitu "arĉ-", ĉar ĝi tro similas al "aĉ-" ...
[VIZI László] +Diskuto
"kord-" estas misgvida radiko. Ankaŭ fortepiano "piano" kaj zimbalono estas kordaj muzikiloj. Cetere la vorto "arĉ-kvarteto" jam estas uzata delonge. Oni ne renovigu jam ekzistantajn precizajn vortojn.

Se oni ne konas vorton, anticipe konsultu PIV-on, nur se neniel trovas taŭgan vorton, poste provu elpensi on novan.

[Edmundo] +Diskuto
Bonvolu doni precizajn citaĵojn por montri, ke "arĉ-kvarteto" estas "uzata delonge". (Mi ne konsentas, ke "kord-" estas "misgvida radiko". Ĝi estas tute bona radiko.)
[VIZI László] +Diskuto
Mi argumentis, vi ne. 1. Mi diris, ke ankaŭ fortepiano estas kord-instrumento, kvankam ĝi ne rolas en arĉ-kvarteto. Kontraŭ tiu logika argumento ne estas argumento, ke "mi ne konsentas". Konsentu, ĉar en "arĉ-kvarteto" esatas ne simple "kord-instrumentoj", sed speciale "arĉ-instrumentoj", do ligike ĝi estas "arĉ-kvarteto", dum "kord-kvarteto povas esti (ekzemple) fortepiano, mandolino, gitaro kaj zimbalono kune.

Legu la artikolon: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/302527

[Edmundo] +Diskuto
Mi jam diris pli-malpli la saman aferon kiel vi. Ĉu vi ne kapablas legi? Vi ne povas argumenti kontraŭ mi, ripetante miajn asertojn.
[Edmundo] +Diskuto
Fakte mi mem ne povas retrovi mian antaŭan diraĵon. Mi pensas, ke mi uzis la ekzemplon de piano, harpo kaj du gitaroj. Nu, kaj?
[Edmundo] +Diskuto
Kiam vi trovos citaĵojn pri "arĉ-kvarteto", registru ilin ne ĉi tie, kompreneble, sed en artikolo 808 aŭ 809, depende de la senco. Dankon!
[VIZI László] +Diskuto
Vi argumentis, ke "kord-" estas bona anstataux "arcx-" mi logike pruvis, ke "kord-" estas ne preciza, nur "arcx-", cxar gxi estas tro vasta kategorio enhavata ecx fortepianon.

Mi uzis fakte la samajn literojn deEesperanto, sed mi pruvis la malon, ol vi, tial mia komento ne estas superflua. Krome mi donis ligilon al cetera, suficxe klara kaj detala pruvo, al tuta artikolo kun komentoj. Ne okupigxu pri tio, kiel mi argumentu, sed argumentu, se vi havas argumentojn. Se vi ne havas ilin, la diskuto estas finita.

[Edmundo] +Diskuto
Evidente estas pli logike uzi la esprimon "KORDA kvarteto" por nomi "muzikaĵon por kvar KORDinstrumentoj" ol la esprimon "arĉ-kvarteto". Mi volonte konsideras la diskuton kiel fermitan. Se vi volas esti utila, serĉu citaĵojn pri "arĉ-kvarteto" kaj aldoni ilin al la koncerna artikolo.
[VIZI László] +Diskuto
Mi donis ligilon. Legu la artikolon. Gxis!

2011-01-16 22:30:59

de Streichquartett
en string quartet
fr quatuor à cordes
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)