ViVo Artikolo 782

Difino

Trompi (iun), lastmomente retiriĝante el jure nedeviga interkonsento vendi ion, ĝenerale por postuli pli grandan pagon aŭ por vendi al iu alia, kiu proponas pli grandan pagon.

Rimarko

Povas esti, ke kelkaj lingvoj ne bezonas vorton por ĉi tiu nocio. Ĝi certagrade estas specifaĵo de la jura sistemo en Anglio kaj Kimrio, kie oni tradicie faras jure nedevigan interkonsenton, kiam oni vendas terpecon. En Skotlando estas alia sistemo.

Diskuto [Edmundo] +Difino +Diskuto
La angla verbo estas transitiva, sed mi ne sukcesis esprimi tion en la difino. Nu, mi laboras rapide, pro la telekonferenco kun KAEST ...
[Edmundo] ~Difino +Rimarko ~Difino
~Lastmomente retiriĝi el jure ne deviga interkonsento vendi terpecon, ĝenerale por vendi ĝin al alia aĉetanto, kiu proponas pli grandan monsumon.
~Trompi (iun), lastmomente retiriĝante el jure ne deviga interkonsento vendi ion, ĝenerale por postuli pli grandan pagon aŭ por vendi al iu alia, kiu proponas pli grandan pagon.
[Edmundo] +Diskuto
Jen pli bona difino, eble. Laŭ mia kompreno, la subjekto de la angla vorto "gazump" povas esti la vendanto aŭ la nova aĉetanto, sed mi proponas trakti tiujn du eblojn kiel apartajn sencojn.

2010-11-22 10:30:14

en gazump
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)