ViVo Artikolo 758

eo subteninda afero - bona celo
Difino

Celo aŭ projekto, kiu estas aprobinda aŭ subteninda.

Diskuto [Fajrereto] +Difino
[Edmundo] +eo +Diskuto
Ĉu vi konsentas korekti la difinon al "Celo aŭ projekto, kiu estas aprobinda aŭ subteninda"? "Bonfaro" estus unuopa faro. Ne nepre temas pri justeco. Kaj "afero" estas vorto tro ĝenerala por la difino, kvankam oni verŝajne normale dirus "subteninda afero" en Esperanto. Aŭ ĉu mi miskomprenas, kion vi celis?
[Edmundo] +Diskuto
Nu, mia proponita difino estas por unu senco de la angla esprimo. Mi ne komprenas la rusan. Eble la angla traduko estas malĝusta ...
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ĉu estas ankaŭ tiaj aferoj por kiu oni donacas monon, aŭ por kiu volontuloj helpas?
[Fajrereto] +Diskuto
"Justa afero" estas dua signifo, nur iom ligita kun la unua.
[Edmundo] +Diskuto
Io misas, aŭ la difino aŭ la angla traduko, ĉar "bonfaro" ne estas "good cause". Ĉu estu "good deed", aŭ ĉu vi akceptas mian ŝanĝitan difinon?
[Fajrereto] +Diskuto
Jes, via difino pli bonas. (En Esperanto mankas vorto, kiu ekzistas en la rusa kaj kiun mi enmetis kiel tradukon: "bonfara" (bonkora?) afero.) Ne ŝanĝu la anglan esprimon: mi startis ĝuste de "good cause", trovinte, ke ĝi estas fakte memstara leksika unuo kaj postulas tradukon.
[Edmundo] ~Difino
~Bonfaro, justa afero.
[Edmundo] +Diskuto
Nu, mi ne scias, ĉu "good cause" estas leksiko. Ĝi ne estas kapvorto en Oxford English Dictionary, kaj ĝia signifo sekvas el la signifoj (certaj sencoj) de "good" kaj "cause".
[Bart Demeyere] +eo +Diskuto
Mi trovis en la interreto kelkajn ekzemplojn de 'bona celo'.

2010-11-15 09:40:18

en good cause [worthy objective]
nl goed doel
ru доброе дело [справедливое дело]
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)