ViVo Artikolo 754

eo Loaro
Difino

La rivero "Loir", kiu fluas de Eure-et-Loir ĝis Maine-et-Loire, kie ĝi fluas en la riveron Sarthe, en Francio.

Nomo Loir (fr) (eo)
Fako geografio
Rimarko

En PIV2002 estas: Loar/o. Francia rivero, fluanta i.a. tra Anĵuo (0o32'U, 47o33'N). => Luaro

Rilatas Luaro
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Fako +Diskuto
Tre escepte, mi kreas artikolon kun intence fuŝa difino. En PIV2002 troviĝas kaj "Loaro" kaj "Luaro". Ŝajne "Luaro" estas la granda rivero, kiu fluas tra Orléans, Tours, Angers, Nantes, sed mi ne bone komprenas, kio estas "Loaro", kaj kiel mi difinu ĝin pli klare. En Francio troviĝas almenaŭ kvar river(et)oj nomataj Loir, Loire aŭ Loyre.
[Edmundo] ~Difino +Rimarko
~Rivero en Francio ... sed kiu(j)?
[Edmundo] +Diskuto
Mi donas pli precizan difinon. Mi esperas, ke ĝi estas ĝusta.
[Eliott] +Diskuto
tial la problemo voli nepre esperantigi ĉiujn proprajn nomojn geografiajn kaj alaiajn. Multaj retejoj kaj homoj opinias, ke esperanta formo de geografiaj nomoj devas esti limita al tre konataj nomoj kaj kiuj jam (jam!) havas agnoskitan de la uzado esperantan nomon.
Mi tre dubas, ke la esperanta komunumo de jaroj parolis kaj parolis pri tiu rivero ! do mi opinias, ke pri tiaj nomoj oni lasu la nacian formon (skribita oblikvlitere)

2010-11-10 19:23:47

(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)