ViVo Artikolo 693

eo falĉi
Difino

Detranĉi aŭ faligi (ion) per svinga movo, kvazaŭ per falĉilo

Diskuto [Bart Demeyere] +Difino +Diskuto
Mi proponas plilargigi la sencon de falĉi por tio (kiu laŭ ReVo kaj PIV nun nur povas esti per la malnova falĉilo) kaj falĉi havas ankaŭ tiun sencon en falĉmaŝino kaj estas fakte ankaŭ uzata en tiu senco en la difino de falĉmaŝino: 'Maŝino anstataŭanta falĉilon por rapide kaj grandakvante falĉi rikoltojn'.
[Edmundo] +Diskuto
Do, ĉu vi ne preferus difini per "Detranĉi (herbon aŭ grenon) per unu bato per rapide moviĝanta klingo"? Ne ŝajnas al mi, ke falĉomaŝino uzas "svingan movon". Aliflanke, arbohakisto kun hakilo ja faras "svingan movon". Kutime, se mi volas verki difinon, mi unue faras liston de la elementoj de la signifo. Ĉi tie temas pri:
- detranĉado
- per klingo
- per unufoja bato (do ne per cent batoj per hakilo!)
- de io, kio staras libere kaj vertikale (do ne temas pri legomo sur breto)
- de multaj aferoj samtempe (ĉu eblas falĉi unuopan kardon? verŝajne jes ...)
- kutime temas pri ia kreskaĵo en kampo
Poste mi ordigas la elementojn laŭ la graveco por la signifo kaj klopodas mencii ilin en la difino proksimume en la ĝusta ordo, se gramatiko permesas tion.

[Bart Demeyere] +Diskuto
Ne nur estas per klingo. La Nederlanda vorto ankau povas esti uzata por gambo kiu faligas futbaliston, aŭ por la movo per maŝinpafilo. Eble sufiĉas forlasi 'svingan'?
[Edmundo] +Diskuto
Eble tio estu aparta senco kaj aparta artikolo. Mi celas: aparta de la ĉefa senco de "falci". Eble ankaŭ vi celis tion. Cetere, via difino estas kritikebla, ĉar ĝi implicas netransitivan verbon. Ĉiuokaze, ne estas klare, kio estus la objekto. Preferinda estus: Detranĉi aŭ faligi (ion) per svinga movo, kvazaŭ per falĉilo. Verŝajne estus alia traduko en la angla. Se mi ĝuste memoras, en ĵudo oni parolas pri "sweep" (balao) en la angla, kaj tio verŝajne estu "falĉo" en Esperanto. Normala "falĉi" estas "reap" en la angla, sed tiu vorto forte implicas "rikolti".
[Edmundo] +Diskuto
En la japanaj nomoj de certaj ĵetoj en ĵudo oni uzas la vorton "harai".
[Bart Demeyere] ~Difino
~Fari la svingan movon kiel per falĉilo, por detranĉi aŭ faligi ion
[Bart Demeyere] +eo

2010-10-22 18:35:25

nl maaien
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)