ViVo Artikolo 669

eo memorfiksi - ekmemori
Difino

Registri en la memoro, noti.

Rimarko

Oni povas distingi tri parencajn agojn: registri en la memoro, noti (memorfiksi); konservi en la memoro, ne forgesi (memori); retrovi en la memoro, revoki el la memoro (rememori).

Jen ekzemplo el Monato: Ja mi intence rigardis vin por memorfiksi viajn trajtojn

La vorto "memorfiksi" estas trovata ĉefe ĉe rusaj aŭtoroj. Ĝi mankas en la plej multaj vortaroj.

ReVo (kap.en0igi): Ne trovis difinon de: kap.en0igi

ReVo (memor.en0igi.PSI): Ne trovis difinon de: memor.en0igi.PSI

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] ~Rimarko
~En povas distingi tri parencajn agojn: registri en la memoro, noti (memorfiksi); konservi en la memoro, ne forgesi (memori); retrovi en la memoro, revoki el la memoro (rememori).
[Bart Demeyere] +Diskuto
= enkapigi, enmemorigi? (troviĝas en ReVo)
[Edmundo] +Diskuto
Ŝajnas al mi, ke "enmemorigi", "enkapigi", "parkerigi", "lerni" eble estas apartaj nocioj, ĉar ili implicas intencon kaj pli da peno. Aŭ eble ne. Denove oni renkontas la problemon, ke neniuj du vortoj havas precize la saman signifon. Eble ni aldonu kelkajn el tiuj. Aŭ eble ĉi tiu artikolo estu pli leksikografia ol terminologia, kaj ni lasu nur unu Esperantan kapvorton.
[Edmundo] +eo +Diskuto
Mi aldonas "ekmemori", ĉar mi trovis zamenhofajn ekzemplojn de ĝi kun ĉi tiu senco. Tamen, troviĝas ankaŭ zamenhofaj ekzemploj, en kiuj "ekmemori" signifas "rememori".
[Bart Demeyere] +ReVo +ReVo +Diskuto
Laŭ la difino ili laŭ mi taŭgas, do mi aldonas. Kaj la difino de ReVo montras la nuancojn.
[Edmundo] +Rimarko

2010-10-12 17:20:03

de sich merken
en commit to memory
nl inprenten - onthouden - zich in het geheugen prenten
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)