ViVo Artikolo 633

eo pepo - kviko
Difino

Intensa alta sono eligata ekzemple de premata gum-anaso.

Bildo
© Nekonata
Diskuto [Marcos] +Difino +Bildo +Diskuto
Sur la bildo estas gum-anaso, kian infanoj en multaj landoj uzas dum banado. Sube tiuj gum-anasoj havas valvon, kiu en- kaj ellasas aeron, kaj produktas intensan altan sonon dum tiu en- kaj ellaso de aero. Por tiu sono oni en la germana uzas "quietschen" (kaj la gum-anasoj nomiĝas "Quietscheentchen"). Traduko de "quietschen" en la germana-Esperanta vortarego de Krause estas "grinci". Sed la Esperanta "grinci" laŭ ReVo, PIV kaj mia lingvosento esprimas nur malagrablan sonon, dum tiu sono de gum-anasoj estas pli agrabla (infanoj ofte ŝategas tiun sonon). Alia similsignifa vorto en Esperanto estas "fajfi"; sed por mi "fajfi" estas pli muzika aŭ pli venteca sono, kaj ne vere taŭgas por la intencita sono.

Angle oni ŝajne nomas tiun sonon "squeak" aŭ "squeal". Por tiuj, kiuj ne scias, pri kia sono temas, mi rekomendas la jenan filmeton: http://www.youtube.com/watch?v=YOrXwg_Efjc (Tio estas elektronika muziko surbaze de tiu sono de premata gum-anaso.)

Iu esprimo kun "gum-anaso" tamen ne taŭgas. Tiun sonon ankaŭ faras aliaj infanaj ludiloj; ekzemple ni havas pluŝleporeton, kiu faras tiun sonon.

Ĉu iu konas taŭgan Esperantan esprimon? Kion uzas aliaj Esperantaj familioj kie estas ludiloj kiuj faras tian sonon?

[Edmundo] +Diskuto
Eble ĝi "pepas".
[Marcos] +Diskuto
Fakte mi mem du- au trifoje uzis "pepi" por tiu sono, kvankam ne sentante ĝin bona esprimo. "Pepi" eble ŝajnas senchava ĉe gum-anaso, pro tio ke temas pri birdo. Sed kiel dirite ni havas pluŝleporeton, kiu faras tian sonon, kaj diri pri leporo ke ĝi pepas ja iom strangas, precipe se la sono fakte ne tiom similas al vera birda pepado. Aldone mia edzino opiniis mian uzadon de "pepi" por tio tre stranga; por ŝi pepado estas ankoraŭ pli bela sono ol la intencita sono. (La intencita sono ja ne estas tiel malagrabla kiel grincado, sed tamen ja povas iom ĝeni la plenkreskulajn orelojn se la infano daŭre premas sian gum-anason, dum la pepado de la plej multaj birdospecoj estas por ni tre bela afero.)

Nu, eble iu alia havas ankoraŭ pli bonan ideon. Se aliflanke ankoraŭ iuj gepatroj konfirmas ke ili uzas por tio "pepi", mi ankaŭ pretas ree uzi tion.

[Bart Demeyere] +Diskuto
kviki?
[Edmundo] +eo +eo +Diskuto
Mi aldonas la menciitajn proponojn. "Kviki" estas en PIV2002. Mi ne memoras, ĉu mi iam vidis ĝin uzata. Ĝi bone funkcias onomatopee. La difino postulas substantivon, do mi majuskligas la germanan vorton

2010-09-07 23:24:23

de Quietschen
en squeak
nl piep
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)