ViVo Artikolo 627

eo ri
Difino

La persono (en lingvovarioj, kiuj ne uzas apartajn pronomojn por la du seksoj).

Rimarko

"En riisma Esperanto: La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj ŝi. Oni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi."

La pronomo "ri" kaj alternativoj estis diskutitaj en la fruaj numeroj de la revuo "Sekso kaj Egaleco" (ekde 1979).

En la kanto "maldormemo mia" de La Perdita Generacio (www.laperditageneracio.se), trovebla en la disko "Eksenlime" (2006): najbaro laboranta en la sama laborejo / en la bela domo ri ne pentras plu

Evidente, en normala Esperanto oni ja uzas apartajn pronomojn por la du seksoj. "Ri" ne estas parto de normala Esperanto.

Ne estas klare, kiu unue proponis la pronomon "ri". Ĝi estis diskutata jam en 1979. Grupo de esperantistoj el Kembriĝo (Britio) reinventis ĝin en 1993 kaj diskutigis ĝin ĉe la IS en Neumünster (1993/1994). Tiam okazis multe da diskutado pri ĝi ankaŭ en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.

Jen citebla ekzemplo el retmesaĝo en 2004: Mi petis ke ri diru ion ajn en Esperanto kaj ri ne kapablis, do mi plendis ke oni vekis min kaj diris ke ri forbugriĝu.

Rilatas ViVo 626:li aŭ ŝi;li;tiu;ŝi aŭ li;ŝi/li;li/ŝi;ri;ŝli;liŝi;ŝili
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] ~Rimarko
La pronomo "ri" kaj alternativoj estis diskutitaj en la fruaj numeroj de la revuo "Sekso kaj Egaleco" (ekde 1980). -> La pronomo "ri" kaj alternativoj estis diskutitaj en la fruaj numeroj de la revuo "Sekso kaj Egaleco" (ekde 1979).
[Edmundo] +Diskuto
Mi anticipe petas, ke oni ne diskutu ĉi tie pri la boneco aŭ malboneco de tiaj reformproponoj. Ĉar ĉi tio estas speco de vortaro, ĉi tie ni prefere nur registru citaĵojn, referencojn kaj koncizajn historiajn faktojn. Se oni volas diskuti la politikon, ktp, jen pli bona loko por tio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Riismo (Sed mi avertas: estas malfacile elpensi opinion, kiu ne estis esprimita jam centfoje antaŭe!)
[Edmundo] +Rimarko
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ĉar mi ne volas ke ViVo estas uzita por lingvoreformoj (parte ĉar mi timas ke tio povus esti preteksto por kontraŭi ĝin), mi proponas meti ri malpli bona aŭ malrekomendita, eĉ kvankam ĝi ne havas alternativon, sed ni iel montru ke ĝi ne apartenas al la normala Eo, kaj pli videble ol nur en rimarko. Aliflanke, ri ja estas/estis uzita, kaj do bonas ke ĝi povas havi lokon en vortaro.
[Edmundo] +Diskuto
Homo, kiu estas tro stulta por kompreni, ke "ri" ne apartenas al normala Esperanto, estas tro stulta por legi, laŭ mi. Laŭ mi oni ne zorgu pri tiaj homoj.
[Bart Demeyere] +Diskuto
ViVo estas por ĉiaj homoj.
[Edmundo] ~Difino
La homo (en lingvovarioj, kiuj ne uzas apartajn pronomojn por la du seksoj). -> La persono (en lingvovarioj, kiuj ne uzas apartajn pronomojn por la du seksoj).

2010-08-25 17:52:49

nl -
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)