ViVo Artikolo 586

eo hidroplano - flugŝipo - flugboato - maraviadilo - akvoaviadilo
Difino

Aviadilo, kiu ekflugas de sur akvo kaj malleviĝas sur ĝin.

Bildo
Rimarko

Kvankam tia aviadilo estas uzebla sur lago, ofte ĝia tipa uzado estas sur maro. "Mar-" donas pli belan kunmetaĵon ol "akv(o)-". Komparu kun "maraglo", kiu eble kaptas fiŝojn ankaŭ en lago, "marmejlo", kiun eblas uzi por mezuri distancojn eĉ sur tero, se oni volas, ktp.

ReVo (hidrop.0o): Ne trovis difinon de: hidrop.0o

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Bildo
[Edmundo] +Bildo
[Edmundo] +eo +eo
[Edmundo] +eo
[Bart Demeyere] +ReVo
[Ikar] ~eo
maraviadilo[]uzebla -> maraviadilo[]malrekomendita
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vi ne troigas, "forstrekante" la "maraviadilon"? Mi ne ege ŝatas tiun vorton, sed mi ne volus "malrekomendi" ĝin. Cetere, kies malrekomendo? Mi ne vidis diskuton pri tio.
[Ikar] +eo +Diskuto
"Maraviadilo" estas malrekomendita, ĉar tia aviadilo povas uzi ne nur maron, sed ankaŭ lagon, grandan riveron ktp.
[Ikar] +Diskuto
Mi hezitis dum ioma tempo antaŭ ol fari "maraviadilo"n malrekomendita. Sed tamen decidis, ke necesas tion fari, ĉar kiu/kio limigas akvoaviadilon uzi nur maron kaj ne lagon, akvorezervejon ktp?
Se mi tro rapidas, bv. pardoni, sed (laŭ mi) oni ne faru blindajn paŭsojn el la angla.

[Edmundo] +Diskuto
Se tio estas via sola argumento, mi kontraŭas la opinion. Lingvoj ne sekvas tian logikon. Ankaŭ maraglo kaptas fiŝojn ankaŭ en lago.
[Edmundo] ~eo
maraviadilo[]malrekomendita -> maraviadilo[]malpli bona
[Edmundo] +Diskuto
Verŝajne nenio malhelpas ĝin uzi lagon, ktp, sed tipe ĝi uzas maron, kaj hazarde "mar-" donas pli belajn kunmetaĵojn ol "akv-". Oni plene rajtas nomi aferon laŭ ĝia tipa uzado. Oni ne devas plene difini la aferon per la kunmetaĵo.
[Edmundo] ~eo
maraviadilo[]malpli bona -> maraviadilo[]uzebla
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ mi ne estas pravigebla la pretendo, ke "maraviadilo" estas "malpli bona" ol "akvoaviadilo". Ĉiu vorto havas siajn avantaĝojn. Oni uzu ilin laŭ sia propra prefero.
[Edmundo] +Diskuto
Hm. Mi komencas pensi, ke la ebleco marki vortojn kiel "malpli bona", ktp, estas tempomalŝparilo. Se diversaj kunlaborantoj havas diversajn opiniojn, kiel oni decidu? Oni povus balotigi ĉiujn, sed tiel oni malŝparus eĉ pli da tempo, kiun oni prefere investu en pli utilajn agadojn. Neniu sekvus tian rekomendon sen argumento, do eble oni donu la argumenton kaj rezignu pri la markado.
[Edmundo] +Rimarko

2010-08-25 12:24:18

bg хидроплан
cs hydroplán
de Wasserflugzeug
en seaplane - flying boat - floatplane
fr hydravion
pl wodnosamolot - hydroplan
ru гидросамолёт
sk hydroplán - vodné lietadlo - hydroavión
sl hidroplan
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)