La internacia vorto "safari" devenas tra la svahila el araba vorto, kiu signifas simple "vojaĝon". En la rakonto "Bestoj", en "Bestoj kaj homoj" (1986), Bernard Golden uzas la fremdvorton "safari", kursive presitan. Tio estas interesa, ĉar Bernard Golden ĝenerale ne timis neologismojn. Ekzemplo el la reto: LA SAFARO Kruko kaj Baniko safaras en Afriko. Subite, leono saltas de malantaŭ arbo kaj atakas Krukon. "Ĉasekspedicio" estus bona traduko de "safari" en kunteksto de la 1920-aj aŭ 1930-aj jaroj. Estas dubinde, ĉu oni povus apliki ĝin metafore al moderna turismo sen bestobuĉado. |