| Rimarko | Mi mem ĵus inventis la vorton "tablobaro". En vendejo oni nomus ĝin "vendotablo", kompreneble, kaj en trinkejo "verŝotablo", sed eble oni bezonas ĝeneralan esprimon por tia meblo. Kelkaj okazoj de la vorto "bartablo" estas troveblaj per Guglo. Tio ne sufiĉas por rekomendi ĝin, kompreneble. Cetere, en ĉiuj el tiuj okazoj la vorto "verŝotablo" verŝajne estus pli bona. |