ViVo Artikolo 568

eo ringobulko
Difino

Bulko en formo de ringo, kaj specife tia bulko, kiun oni mallonge boligis antaŭ ol baki.

Bildo
Fako kuirarto
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Bildo +Fako
[Edmundo] +Bildo
[Ikar] +Diskuto
Ŝajnas, ke "ringobulko" havas tro vastan sencon. Krom "bagel/бейгл", ĝi povas signifi ankaŭ "doughnut/пончик", "bublik/бублик", "small-hard-bublik/сушка", "kalach/калач" ktp.
[Ikar] ~eo
ringobulko[]uzebla -> ringobulko[]malpli bona
[Edmundo] +Diskuto
Mi ne komprenas. Kiu donas al "ringobulko" tiujn aliajn sencojn, kaj kial?
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu iu rusa vortaro donas tiujn sencojn al "ringobulko"? Se jes, kiu rusa vortaro? Citu ĝin precize!
[Edmundo] +Diskuto
Eble la difino ja estas tro malpreciza. Bedaŭrinde mi ne sufiĉe scias pri bakado por kompreni, ĉu la nuna difino ekskluzivas ĉiujn benjetojn kaj "brecelojn" (aŭ ĉu "krakenojn")? Estas amaso da tiaj aferoj. Kiel oni enklasigu ilin? Ĉiuokaze, ni uzas la vorton "ringobulko" hejme.
[Ikar] +Diskuto
Mi momente ne scias iujn eo-ru (aŭ ru-eo) vortarojn, kiuj enhavus tiun vorton "ringobulko". Verŝajne pro tio, ke la senco de tiu vorto estas tro vasta. La difinon (laŭ mi) certe necesas precizigi, ĉar nun ĝi (kaj la vorto "ringobulko" mem) inkluzivas:

1) bejgelo / bagel / бейгл - http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Bagels%27n%27Lox.jpg/200px-Bagels%27n%27Lox.jpg

2) (tru-)benjeto / doughnut / пончик - http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Donut.jpg/220px-Donut.jpg

3) kringo / bublik / бублик - http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Obwarzanek_mak.jpg/220px-Obwarzanek_mak.jpg

4) sekkringo / small-hard-bublik / сушка - http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Sooshki.jpg/220px-Sooshki.jpg

5) ringopano / kalach / калач - http://s46.radikal.ru/i113/0901/eb/7c23d8b51d6c.jpg

6) smultringo(?) / smultring / смултринг - http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/74/Munkinpaisto.jpg/220px-Munkinpaisto.jpg

... kaj eble aliajn.

[Ikar] +Diskuto
Vi demandas ''Kiu donas al "ringobulko" tiujn aliajn sencojn, kaj kial?''. Sed ilin donas sole la tro vasta Difino. "Ringobulko" estas ajna bulko en formo de toro, ĉu ne?
[Ikar] +Diskuto
...eĉ se ''kiun oni boligis mallonge antaŭ ol baki.''
[Edmundo] +Diskuto
Eble. Mi ne scias, kiel vasta estas la signifo de "bulko". Normale mi ne pensus, ke "benjeto" aŭ "Brezel" estas "bulko", do la difino jam ekskluzivas ilin.
[Edmundo] ~eo
ringobulko[]malpli bona -> ringobulko[]uzebla
[Edmundo] +Diskuto
Malgraŭ problemoj en la difino, mi ne opinias, ke "ringobulko" estas "malpli bona" vorto por esprimo la ideon "Bulko en formo de ringo, kaj specife tia bulko, kiun oni boligis mallonge antaŭ ol baki", speciale kiam neniu alia vorto estas proponita. Eble iu interesato kreu apartajn artikolojn pri pli specifaj bakaĵoj.
[Edmundo] ~Difino
Bulko en formo de ringo, kaj specife tia bulko, kiun oni boligis mallonge antaŭ ol baki. -> Bulko en formo de ringo, kaj specife tia bulko, kiun oni mallonge boligis antaŭ ol baki.

2010-08-25 13:19:03

de Bagel - Beugel - Belgel
en bagel
fr bagel - baguel - beguel
nl bagel
pl bajgiel
ru бейгл
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)