ViVo Artikolo 562

eo semola sukero - subtilega sukero - subtila sukero - subtileta sukero
Difino

Sukero konsistanta el eroj kun diametro de ĉirkaŭ 0,3 mm.

Fako kuirarto
Rimarko

"Mil vortoj en franca hemjo" (2007, ISBN 2-9520978-2-8), p. 54: semola sukero - un sucre semoule

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Fako
[Ikar] +Diskuto
Mi demandas por certiĝi: Kion signifas vorto "grajnoj" en la Difino? Se mi ĝuste komprenas, temas ne pri tutecaj(sendifektaj) kristaloj (ĉar ne ekzistas tiom malgrandaj), sed pri kristaloj muelitaj(pistitaj). Se jes, eble indus korekti la Difinon?
[Ikar] +Diskuto
Eble mi ne pravas, kaj ekzistas speco de sukero kun tiom malgrandaj kristaloj. Se estas tiel, do necesas havi du apartajn artikolojn: unu por tiu malgrandkristala sukero kaj unu por sukera pulvoro (muelita).
[Edmundo] +Diskuto
Mi ne komprenas la distingon, kiun vi konsideras kiel necesan. Ĉu temas pri ia teknikaĵo rilate la fabrikadon?
[Ikar] +Diskuto
La distingo estas tre simpla, kaj samtempe grava (laŭ mi) - ĉar temas pri du tute diversaj aferoj:
1) malgrandkristala sukero (en: caster sugar, ultrafine sugar; ru: ультрамелкий сахар) - ĝi havas normalajn, belajn, nerompitajn kristalojn, nur ege malgrandajn (intertempe mi eksciis, ke jes ekzistas tiu speco de sukero);
2) sukerpulvoro (en: powdered sugar, confectioners' sugar, icing sugar; ru: сахарная пудра) - ĝi estas polvo farita el kutima sukero per muelado (do, kutimgrandaj kristaloj estas rompitaj per muelilo).

[Edmundo] +Diskuto
Kiel mi skribis en la difino, la grajnoj havas diametron de ĉirkaŭ 0,3 mm. Do, ne temas pri sukerpulvoro. Mi ne komprenas la rusan, sed "caster sugar" kaj "ultrafine sugar" ne estas sinonimoj, mi pensas. Cetere, mi pensas, ke oni ja povas fabriki "semolan sukeron" per muelado de pli grandaj kristaloj.
[Ikar] +Diskuto
Mi ĝojas, ke nun la afero klariĝis - ne temas pri sukerpulvoro. Do, temas pri malgrandkristala sukero. Kiom mi scias la anglan, tio estas "castor sugar", aŭ "ultrafine sugar", aŭ " superfine sugar", aŭ " bar sugar". (En la rusa tio estas "ультрамелкий сахар".)
Mi kredas, ke ecoj (dolĉeco, diluiĝeco ktp) de malgrandkristala sukero kaj de sukerpulvoro estas rimarkeble diversaj, kaj ilia uzado estas diverskampa. Pro tio ne indas miksi ilin.
Kaj fine, por mi (ne scianta la francan) la vortkombino "semola sukero" estas neklara: sen kunteksto ne eblas kompreni ĉu temas pri malgrandkristala sukero aŭ pri sukerpulvoro. Kiuj argumentoj (krom la franclingva analogio) ekzistas por rilatigi sukeron al semolo?

[Ikar] +Diskuto
Kaj ankoraŭ...
Krom pridiskuti la vorton, mi proponas ja ĝustigi la difinon ("Sukero kun malgrandaj grajnoj" -> "Sukero kun malgrandaj kristaloj"), se vi ne kontraŭas. Ĉar "grajnoj" ja povas esti muelrompitaj pecoj de kristaloj - kaj tio estus jam sukerpulvoro...

[Edmundo] +Diskuto
Mi ja kontraŭas. Gravas la grandeco de la grajnoj. Ne gravas, ĉu ili estas perfektaj kristaloj, kaj kiel oni fabrikis iln.
[Marcos] +Diskuto
Laŭ The Cook's Thesaurus (http://www.foodsubs.com/Sweeten.html), la anglaj esprimoj "caster sugar", "ultrafine sugar" kaj "superfine sugar" ja estas samsignifaj.

Same kiel Ikar mi ne emas uzi "semola sukero" por ĉi tiu speco de sukero. Anstataŭ imiti la francan esprimon, mi imitus la rusan esprimojn kaj la du anglajn esprimojn "superfine sugar" kaj "ultrafine sugar", do dirus "subtilega sukero". "Semola sukero" por mi ne estus rekte komprenebla. Aldone, mi ĉiuokaze preferas eviti la neoficialan novradikon "semolo", kaj uzas esprimojn kun "grio" anstataŭe (laŭ bezonata precizeco oni povas aldoni "tritika" kaj/aŭ "subtila").

Ankaŭ same kiel Ikar, mi kontraŭas la uzon de "grajno" en la difino. Ĉe tiu difino, mi fakte unue pensis pri sukerpulvoro (mia imagkapablo pri tre malgrandaj grandoj ne estas sufiĉe bona por tuj rimarki, ke la eroj de sukerpulvoro estas ankoraŭ multe pli malgrandaj ol 0,3 milimetroj). Fakte, ĉe "grajno" mi unue pensas pri unuopa frukto de greno, kaj nur metafore pensas pri similgranda ero ĝenerale. Mi ne fakas pri kristaloj, sed ŝajnas al mi verŝajne ke Ikar pravas ke ĉe la subtilega sukero restas malgrandaj kristaloj, dum ĉe la pulvora sukero ne plu estas kristaloj. Se estas tiel, tial anstataŭigo de "grajno" per "kristalo" ja certe estas farinda ŝanĝo ĉe la difino.

[Marcos] +eo
[Edmundo] +Diskuto
Se la pecoj en sukerpulvoro ne estas kristaloj, kio ili estas do? Se vi havas mikroskopon, rigardu ilin, eble. Mi pensas, ke "grajnoj" estas ĝuste uzata en la difino. Se vi volas diskuti pri la vorto "grajno", kreu novan artikolon pri tio!
[Edmundo] ~Difino
Sukero kun malgrandaj grajnoj (kies diametro estas ĉirkaŭ 0,3 mm). -> Sukero konsistanta el eroj kun diametro de ĉirkaŭ 0,3 mm.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vi preferas la novan difinon kun la vorto "eroj"?
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ brita TTT-ejo, "ultrafine sugar" havas malpli grandajn erojn ol "caster sugar", do mi markis "ultrafine sugar" kiel usonaĵon ĉi tie, supozante, se ĝi ne estas brita, ke ĝi estas usona.
[Marcos] ~eo
semola sukero[]uzebla -> semola sukero[]malpli bona
[Edmundo] +eo
[Edmundo] ~eo
semola sukero[]malpli bona -> semola sukero[]uzebla
[Edmundo] +eo +Rimarko

2010-08-29 09:38:13

en caster sugar - ultrafine sugar [US]
fr sucre semoule
ru ультрамелкий сахар
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)