eo | tagsonĝi - fantazii - esti perdita en pensoj - (revi) |
Difino | Venas fantasiaĵoj kiujn oni (ŝajne) (parte) ne kontrolas. Oni perdas iom la ligon kun la realeco, kaj aspektas neĉeesta. 'Maldorme sonĝi'. |
Fako | psikologio, psikiatrio |
Rimarko | La diferenco kun 'revi' estas ke ne nepre temas pri kion vi deziras kaj la revado povas esti tute konscie kaj parolata. Laŭ Vikipedio: "Estas multaj specoj de _daydream_, kaj mankas interkonsentita difino inter psikologoj." |
en | daydream |
Diskuto | [Bart Demeyere] +Difino +Rimarko +Diskuto Mi nomas tion tagsonĝi, kio estas rekta traduko de la Nederlanda kaj Angla [Bart Demeyere] ~Rimarko La diferenco kun 'revi' estas ke ne nepre temas pri kion vi deziras. -> La diferenco kun 'revi' estas ke ne nepre temas pri kion vi deziras kaj la revado povas esti tute konscie kaj parolata. [Edmundo] +Diskuto Mi pensas, ke vi priskribas unu el la sencoj de "fantazii". La vortaro de Wells tradukas "daydream" per "revi". Verŝajne estu ankaŭ "fantazii". Cetere, ĉu vi vere celas "kontrolas" en la "difino"? [Bart Demeyere] +Diskuto Fantazii havas pli larĝan sencon, mi specife volas priskribi tiun ŝajnan perdon de kontrolo, tiun neĉeeston. Fantazii ofte estas parolante kun iu. Kaj en rimarko mi priskribas kial ne povas esti revi. Pli similas al sonĝi ol io alia. Ankaŭ povas veni vivantajn sonĝsimilajn bildojn (vidu la Anglan vikipedion). Kaj oni povas havi bonajn, neŭtralajn, koŝmarajn, revajn... Ankaŭ povas esti revivo de pasinta sperto kiun oni provas ŝanĝi. [Edmundo] +Diskuto Verŝajne la aspekto ne estu parto de la difino. Eblas ankaŭ ĉesi moviĝi kaj aspekti kvazaŭ en tranco, kaj dume oni pensas kaj imagas nenion, konscie. Eblas ankaŭ "perdiĝi en pensoj" dum konversacio, ekzemple pripensante ĉiujn konsekvencojn de io ĵus dirita, kaj la alia homo ne rimarkas, ĝis oni ne reagas al demando. Verŝajne oni povus distingi dekojn da tiaj kaj parencaj statoj, kiujn ne ĉiuj homoj jam spertis ... [Edmundo] +Diskuto Mi ne scias, ĉu tio, kion vi priskibas, estas io, kion mi mem iam spertis. Eble oni ja dormas. Kion montras encefalogramo dum tia stato? [Bart Demeyere] +Diskuto Kion vi priskribas ĉefe havas tiun aspekton de neĉeesto, do mi ne komprenas kial formeti de la difino. [Edmundo] +Fako +Rimarko [Bart Demeyere] +Diskuto Mi ofte spertas, sed ne legis ion pri tio por scii pri encefalogramoj. En la Angla vikipedio oni skribas ke la psikologoj ankoraŭ ne konsentas pri difino, do mi ne supozas ke ni ja sukcesos. [Edmundo] +Diskuto Eble la esprimoj "perdita en pensoj" kaj "kvazaŭ en tranco" taŭgus en kelkaj kuntekstoj. Oni povas ankaŭ diri, ke iu "rigardas en la spacon". [Bart Demeyere] +Diskuto Niaj respondoj kruciĝis (sed mi supozas ke vi celis Diskuton kaj ne Rimarkon), kaj ni venis al simila konkludo. Sed ne estas ĉar malfacilas difini ke ni ne havu Esperantan vorton por tio. [Edmundo] +Diskuto Cetere, kion signifas "frusonĝis"? Tiu vorto aperas en teksto de konata kanto, tradukita el la slovaka. [Bart Demeyere] +eo +Diskuto frusonĝi, mi neniam aŭdis kaj ne aperas en la reto. Viaj aliaj priskriboj estas eblaj. Ni aldonu niajn proponojn, estu al la uzantoj de Eo por elekti kio plej taŭgas. [Bart Demeyere] +eo [Bart Demeyere] +eo [Bart Demeyere] +Diskuto frusonĝis, ja aperas en la reto. Sed nur en tiu kanto kaj mi trovis alian formon. Kaj ne klaras kio signifas. Mi supozas tio estas kiam oni duone vekiĝis, duone ankoraŭ dormas. [Edmundo] +Diskuto La teksto de la koncerna kanto estas en la reto (serĉu pri "frusonĝis"). Eble iu, kiu konas la slovakan version, povos helpi. [Bart Demeyere] ~Rimarko Laŭ Vikipedio: "Estas multaj specoj de _daydream_, kaj mankas interkonsentita difino inter psikologoj." Nu, se la psikologoj ne sukcesas difini la aferon, eble ankaŭ mi rezignu. -> Laŭ Vikipedio: "Estas multaj specoj de _daydream_, kaj mankas interkonsentita difino inter psikologoj." [Bart Demeyere] +eo 2010-07-12 12:03:06 |
nl | dagdromen |
ru | замечтаться - погрузиться в мысли |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)