ViVo Artikolo 556

eo sukermielo - ormelaso
Difino

Flava siropo konsistanta el fruktozo, glukozo, sukrozo, akvo kaj cindro.

Bildo
Fako kuirarto
Rimarko

En 1883 Abram Lyle trovis, ke kromprodukto de la rafinado de sukerkano estas uzebla kiel ŝmiraĵo kaj en kuirado.

Alia angla nomo estas "partially inverted refiners' syrup", sed ViVo ne permesas tiel longan vorton!

Diskuto [Edmundo] +eo +eo +Difino +Bildo +Fako +Rimarko +Diskuto
Eble ĝi estas speco de "melaso". Ĝi similas al mielo.
[Edmundo] +Rimarko
[Bart Demeyere] +Diskuto
En ReVo troviĝas ankaŭ 'golden syrup', por melaso. Se mi bone komprenas, melaso ne estas manĝebla (uzata kiel bestomanĝo kaj kiel bazo de alkoholo) kaj tiu-ĉi jes. Cû ni iel ne klare faru la distingon kun melaso, ke ne tio estas celita.
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ PIV2002, melaso estas "Densa bruna siropo, la lasta patrina likvo de la sukerfabrikado". La vorto estis oficialigita, ŝajne kun jenaj nacilingvaj tradukoj: mélasse molasses Melasse melasa патока. Se vi havas tempon, kontrolu, kion tiuj vortoj signifis en 1909!
[Edmundo] +Diskuto
La angla vorto "molasses" kelkfoje signifas (kaj ankaŭ signifis antaŭ 1909) ian dolĉan, manĝeblan siropon, sed eble nur en Nord-Ameriko. Laŭ citaĵo el 1870 usonanoj ŝatis manĝi ĝin kun kukoj/vafloj el fagopiro. Jen unu eta kontribuo al argumento, ke "melaso" havu pli ĝeneralan sencon.

2010-07-09 10:55:41

de Invertzuckersirup
en golden syrup
nl suikerstroop - stroop
ru патока
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)