ViVo Artikolo 553

eo labortabulo [kuirejo]
Difino

Horizontala surfaco en kuirejo, sur kiu oni povas interalie pretigi manĝaĵojn, ofte super ŝrankoj kaj ĉirkaŭ 90 cm super la planko.

Bildo
© Nekonata
Fako hejma
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Bildo
[Bart Demeyere] +Fako +Diskuto
En la Nederlanda oni distingas inter la laborloko, do inkluzive la lokoj kie oni lavas kaj hejtas (mi ne tuj scias vortojn por tiuj aĵoj): "aanrecht" kaj aliflanke nur la tabulo: "aanrechtblad" aŭ "werkblad" (labortabulo). Mi ne bone scias kion vi ekzakte celas kaj do ne scias kiel traduki.
[Edmundo] +Diskuto
Ankaŭ mi ne scias. Verŝajne ambaŭ.
[Ikar] +Diskuto
Anglaj "countertop", "benchtop" aŭ "worktop" signifas "horizontala labora surfaco" ne nur en kuirejo, sed ankaŭ en lavejo kaj en labora ejo ĝenerale. La vorto "labortabulo" konformas al la anglaj vortoj, sed kio pri aliaj lingvoj? Ekz., en la rusa oni diras "kuireja tablo" se temas pri kuirejo, sed "stablo" se temas pri laborejo.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉi tiu artikolo temas nur pri la kuireja afero. La difino eĉ duloke aludas kuirejojn.
[Bart Demeyere] +Diskuto
'Kuireja tablo' ŝajnas unuavide bona alternativo, sed ĉu la homoj ne unue pensos pri la normala tablo en la kuirejo? Eble por havi pli precizan vorton oni devas uzi kuireja labortabulo. Kaj kion vi pensas pri kuirtabulo aŭ kuirejtabulo?
[Bart Demeyere] ~eo
labortabulo[]uzebla -> labortabulo[kuirejo]uzebla
[Ikar] +Diskuto
Edmundo,
la Difino aludas, sed la proponita vorto - ne. Pro tio mi skribis tiom vaste. Se ni serĉas la vorton por la kuireja afero, ni devas havi ion pli precizan ol ĝenerala "labortablo".
Bart,
en diversaj landoj certe estas diversaj tradicioj. En Ruslando oni kutime manĝas en kiurejo, do oni havas en kuirejo ambaŭ manĝotablon (oni diras simple "la tablo") kaj kuirtablon (oni diras "la kuireja tablo").
La "kiurtabulo" tuj asociiĝas ĉe ni kun tranĉtabulo (http://www.shumov-decorstudio.ru/images/portfolio/kitchenboards_4.jpg)

[Edmundo] +Diskuto
Ĉu ni devas havi ion pli precizan ol ĝenerala "labortablo"? Laŭ mi, ne, se per "io" vi celas "iun leksikeron", ĉar oni povas simple diri "kuireja labortabulo", ekzemple.

2010-08-25 09:55:48

en worktop [GB] - countertop [US]
nl aanrecht - aanrechtblad - werkblad
ru кухонный стол
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)