ViVo Artikolo 525

eo specifigo - specifo - specifoj
Difino

Priskribo de la specifaj trajtoj de konstruenda maŝino aŭ sistemo. Kiel dokumento ĝi servas kiel konsento (kontrakto) inter mendanto kaj konstuonto kaj priskribas nur la trajtojn gravaj por la uzado de la konstruendaĵo. La (interna) realigo estas libera al la konstruonto.

Fako teknikoj
Rimarko

Jen du citaĵoj el Monato por montri la praktikan dusencecon de "specifo": * La baza dokumentado kaj la teknikaj specifoj estas je dispono senpage. * La diferenco inter tiu bela papero kaj certe malpli bela praktiko ne estis specifo de la serbia ŝtato;

Diskuto [Wolfram Diestel] +eo +Difino +Fako +Diskuto
Dum preparo de prelego mi ne trovis la nocion en Revo aŭ Vikipedio. Estas indikoj en Majstro kaj Komputeko, sed ŝajnas ekzisti konsento nek pri la vorto nek la signifo. En la germana-esperanta vortaro de Krause troviĝas "specif(ik)ado".
[Edmundo] +eo +Diskuto
"Specifo" estas kapvorto en PIV.
[Wolfram Diestel] +Diskuto
Laŭ mia lingvosento mi pensus, ke specif(aĵ)o estas unu distinga trajto de io. Sed la serĉata nocio estas "aro da specifaj kaj nespecifaj trajtoj". Eble "trajtaro" eĉ pli bone esprimus la nocion. La difinoj de specifo kaj specifaĵo en PIV ŝajnas al mi dubindaj - ili cetere ankaŭ ne donas citaĵojn por konfirmo.
[Edmundo] +Diskuto
Se vi pensas, ke "specifo" estas trajto, eble vi traktas ĝin kiel adjektivan radikon. PIV registras ĝin kiel verban radikon. Tamen, la kutima senco de "specifa" ne ŝajnas nature sekvi, aŭ eĉ iel ajn sekvi, de la kutima senco de "specifi", do eble temas pri apartaj homonimaj radikoj: specifi = detale difini; specifa = rilata al nur unu speco.
[Edmundo] +Rimarko
[Wolfram Diestel] +Diskuto
Ĉu ne ĝuste la pluralo en la unua ekzemplo fundamentas mian vidpunkton?
[Edmundo] +eo +Diskuto
Eblas trovi ankaŭ singularajn ekzemplojn de "specifo" en la reto. Ekzemple, Esperanta traduko de GFDL havas: "maŝinlegeblan kopion prezentatan en aranĝo kies specifo estas disponebla al la ĝenerala publiko".
[Wolfram Diestel] +Diskuto
Ĉu ne ĝuste la pluralo en la unua ekzemplo fundamentas mian vidpunkton?
[Wolfram Diestel] +Diskuto
Ĉu ne ĝuste la pluralo en la unua ekzemplo fundamentas mian vidpunkton?
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vi ne jam diris tion? :-)
[Wolfram Diestel] +Diskuto
Ŝajne mi forgesis fermi la konfirmofenestron kaj la diskutero aldoniĝis plurajn fojojn - pardonu!
[Ikar] +Diskuto
Ĉu ne taŭgus "la teknika tasko" laŭ la rusa modelo? (Relegu atente la Difinon: "Kiel dokumento ĝi servas kiel...")

2010-04-30 00:00:00

bg документ на обхвата
ca especificació
de Spezifikation - Pflichtenheft
en specification
fr cahier des charges - spécification
hi विशिष्टि
it specifica
ja 仕様
nl specificatie
ru техническое задание - ТЗ - техзадание - спецификация
th ข้อกำหนดทางเท
uk технічне завдання - специфікація
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)