ViVo Artikolo 462

eo flugdisko - flugtelero - ĵetdisko - ĵettelero
Difino

Konkava plasta disko, kiu turniĝas kaj flugas tra la aero, uzata en ludoj, en kiuj oni ĵetas kaj kaptas ĝin.

Bildo
Fako sporto, ludoj
Rimarko

La vorto "frisbee" estas markonomo.

"Aliaj ricevas surkapen la flugteleron, kiun interŝanĝas tri junuloj" - La Kancerkliniko 60, okt/nov/dec 1991, p. 8.

Necesas distingi de la disko, kiun ĵetas atletoj dum Olimpikoj. Verŝajne tiu alia afero estas "ĵetdisko", do ĉi tiu ne estu "ĵetdisko".

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Bildo +Fako +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Ikar] +eo
[Ikar] +eo
[Ikar] +eo
[Edmundo] +Rimarko
[Ikar] +Rimarko
[Edmundo] +Diskuto
Ikar, bonvolu ne meti diskutaĵojn en Rimarkon! "Nerekonitaj flugantaj objektoj" estas "nifoj" en Esperanto. "Nifo" estas en PIV2002.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi forigos la sekvajn rimarkojn kiuj devus esti en diskuto:
- La vorto "frisbee" estas markonomo.
- Ŝajne la vorto "flugtelero" estis uzata en LA KANCERKLINIKO 60, p. 8.
- Necesas distingi de la disko, kiun ĵetas atletoj dum Olimpikoj. Verŝajne tiu alia afero estas "ĵetdisko", do ĉi tiu ne estu "ĵetdisko".
- Ha, kaj necesas distingi de la flugteleroj, kiuj estas NFO (nerekonitaj flugantaj objektoj), cxu ne? ;) Cxu pro tio ankaux "flugtelero" ne tauxgas?
Mi opinias, ke cxiam klaras el kunteksto, cxu temas pri ludilo (diskutata), sportilo, aux NFO. Oni ege mal

[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] +Diskuto
Mi petas, ne forigu la Rimarkojn de aliaj homoj. Se vi pensas, ke la Rimarko estas malĝusta, komencu diskuton pri ĝi per "Diskuto".
[Bart Demeyere] +Diskuto
Edmundo, mi forigis, pensante helpi vin, pro via plendo al Ikar, kaj oni ankoraŭ ne povas forigi rimarkojn. Sed mi ne sufiĉe kontrolis de kiu la rimarkoj estis.
Pri viaj rimarkoj:
- La unua aspektas rimarko pri tradukoj
- Kial "ŝajne" en la dua rimarko?
- Do ni metu ĵetdiskon "malpli bona", kaj tiam la tria rimarko klarigas kial.

[Ikar] +Diskuto
Bv. pardoni mian malspertecon pri uzo de rimarkoj/difinoj ĉi tie.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ne estis klare kion oni skribu ĉe Rimarko. Mi nun skribis klarigon pri tio en http://www.kono.be/vivo/hlp/uzo.php. Se vi havas komentojn pri tio bonvolu skribi al vivo-funkcio@googlegroups.com. Vi ne devas esti membro de la grupo, sed kompreneble vi rajtas kaj estus tre bonvena.
[Edmundo] +Diskuto
Nu, jes, sed iuj homoj de tempo al tempo proponas "frisbeo" aŭ "frisbio". Eble estas utile scii, ke tiuj vortoj devenas de markonomo.
[Edmundo] ~Rimarko
Ŝajne la vorto "flugtelero" estis uzata en LA KANCERKLINIKO 60, p. 8. -> "Aliaj ricevas surkapen la flugteleron, kiun interŝanĝas tri junuloj" - La Kancerkliniko 60, okt/nov/dec 1991, p. 8.

2009-12-09 00:00:00

da frisbee
de Wurfscheibe
en frisbee
nl frisbee
ru летающая тарелка [игрушка]
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)