ViVo Artikolo 413

eo griza korvo
Difino

Parte griza kaj parte nigra birdo, science nomata "Corvus cornix", aŭ­, pli frue, "Corvus corone cornix", trovata en norda, orienta kaj sudorienta Eŭ­ropo.

Fako zoologio
Rimarko

Antaŭe oni konsideris "Corvus corone corone" kaj "Corvus corone cornix" kiel subspeciojn de "Corvus corone". Nun oni rekonas apartajn speciojn "Corvus corone" kaj "Corvus cornix".

Wouter Pilger aplikis la nomon "griza corvo" al "Corvus cornix". Iuj nomas ĝin "griza korniko". Vikipedio aplikis la nomon "griza korvo" al Corvus tristis (en aŭ­gusto 2009).

Diskuto [Eliott] +Diskuto
Corvus corone estas france Corneille noire aŭ simple corneille.
Vikipedio aplikis griza korvo al Corvus Tristis, kio kreas konfuzon kun ĉi tiu nomigado.
Du eblaj solvoj: kial oni ne uzus trista korvo por la corvus tristis, sekvante kutiman emon kongrui kun la scienca nomo. Tiel oni povus plu nomi ĉi tiun griza korvo.
Aŭ, ĉar fakte ĝi ne estas griza, sed nur kun grizaj partoj, oni nomus ĝin kiel en la franca mantela korvo, aŭ kiel en la angla kapuĉa korvo ?

2010-09-19 16:10:48

da gråkrage
de Kolkrabe
en hooded crow
fr corneille mantelée
nl bonte kraai
ru серая ворона
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)