eo | servujo - procezumo |
Difino | Virtuala objekto konsistanta el instanco de procezo kune kun ĉiuj necesaj bibliotekoj, kaj izolita de aliaj tiaj objektoj kaj la gastiga sistemo per nomspacoj (memoro, procesoro, dosiersistemo, reto), kiuj ŝajnigas al la procezo, ke ĝi ekzistas en sia propra operaciumo. Alie ol virtuala maŝino ĝi uzas la Linux-kernon kun aliaj, dum virtuala maŝino ĉiu havas sian propran sistemkernon. |
Fako | komputiko |
Diskuto | [Wolfram Diestel] +Difino +Fako +eo +Diskuto La rekta traduko de "container" al kontenero, ujo aŭ entenilo ne ŝajnas konvena, ĉar tiuj nocioj estas tro ĝeneralaj kaj ne tute kaptas la koncepton. Pli konvene ŝajnas "serv(et)ujo", ĉar fakte temas pri servo enpakita tiamaniere, ke gi estas izolita de aliaj servoj ruliĝantaj sur la sama sistemo; aŭ "procezumo", ĉar ordinare temas pri uniksa sistem-procezo, pro kiu la koncepto specifas en kiu medio gi ruliĝas, do procezo + rulmedio-specifo. La rekta traduko de "container" al kontenero, ujo aŭ entenilo ne ŝajnas konvena, ĉar tiuj nocioj estas tro ĝeneralaj kaj ne tute kaptas la koncepton. Pli konvene ŝajnas "serv(et)ujo", ĉar fakte temas pri servo enpakita tiamaniere, ke gi estas izolita de aliaj servoj ruliĝantaj sur la sama sistemo; aŭ "procezumo", ĉar ordinare temas pri uniksa sistem-procezo, pro kiu la koncepto specifas en kiu medio gi ruliĝas, do procezo + rulmedio-specifo. [Wolfram Diestel] ~Difino ~Virtuala objekto konsistanta el instanco de proceso kune kun ĉiuj necesaj bibliotekoj, kaj izolita de aliaj tiaj objektoj kaj la gastiga sistemo per nomspacoj (memoro, procesoro, dosiersistemo, reto), kiuj ŝajnigas al la proceso, ke ĝi ekzistas en sia propra operaciumo. Alie ol virtuala maŝino ĝi uzas la Linux-kernon kun aliaj, dum virtuala maŝino ĉiu havas sian propran sistemkernon. [Wolfram Diestel] +eo [Edmundo] +Diskuto La difino ŝajnas al mi malĝusta: la afero povas enhavi plurajn procezojn. Do laŭ mi la vorto "procezujo" estus pli bona ol "servujo" aŭ "procezumo". 2020-05-05 21:24:21 |
de | container |
en | container |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)