eo | gepatro - abo - pajtro - parento - tevo |
Difino | Patro aŭ patrino aŭ sekse neduuma persono en tia rilato. |
Rimarko | "Gepatro" estas en PIV kaj vaste uzata. Sed ideale la seksneŭtrala vorto estus pli baza ol la vortoj por "patro" kaj "patrino": gepatro-patro-patrino estus malneŭtrala, gepatro-patriĉo-patrino estus malregula, kaj gepatro-gepatriĉo-gepatrino estus longaj vortoj kaj malkongruus kun la tradicia lingvo. Tial aperis proponoj pri alternativoj. "Abo" (el semidaj lingvoj) estas tre facile kunmetebla: "ababo" (avo aŭ avino), "abaĥo" (frato/fratino de patro/patrino; speco de onklo/onklino), ktp. "Pajtro" estas regule formita laŭ propono nomata "J-riismo" por esti rekoneble simila al "patro", sed ankaŭ distingebla. "Parento" (el angla kaj franca) similas al "parenco" kaj implicas la trisilabajn vortojn "parentiĉo" kaj "parentino". "Tevo" (el litova) estas facile kunmetebla: "tevtevo" (avo aŭ avino), "tevsibo" (frato/fratino de patro/patrino; speco de onklo/onklino), ktp. |
Diskuto | [Edmundo] +eo +eo +eo +eo +eo +Difino +Rimarko [Edmundo] +Rimarko [Edmundo] +Rimarko [Edmundo] +Rimarko [Edmundo] +Rimarko [Edmundo] ~Difino ~Patro aŭ patrino. 2019-10-18 10:44:53 |
de | Elternteil |
en | parent |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)