Difino | Persono, kiu informas pri kontraŭleĝa aŭ alie malbona agado okazanta en la organizaĵo, en kiu tiu persono laboras. |
Rimarko | Eble la plej fama hodiaŭa ekzemplo estas Edward Snowden, kiu diskutas la terminon en ĉapitro 21 de sia aŭtobiografio (paĝoj 235-237 de la unua brita eldono), sed en la lastaj tagoj gazetoj multe mencias ankaŭ anonimulon, kiu konigis miskonduton de la usona prezidanto per letero kun la dato la 12-a de aŭgusto 2019, kiun oni konigis al la ĝenerala publiko iam en septembro. Ne estas evidente, ke lingvo nepre bezonas vorton kun precize ĉi tiu senco. Temas pri homo, kiu faras ion, do la bazo verŝajne devus esti verbo, simile kiel ĉe "denunci" (laŭ PIV), malkiel ĉe "stukaĉo" (laŭ PIV). La celita koncepto estas speco de "denuncanto", kiu ne estas "stukaĉo". |
Diskuto | [Edmundo] +Difino +Rimarko [Edmundo] +Rimarko 2019-09-28 16:33:30 |
en | whistleblower - whistle-blower |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)