eo | senpilota aviadilo - spavo - senpilota flugaparato |
Difino | Senpilota aŭ teleregata aviadilo. |
Bildo | |
Fako | aviado - teknikoj |
Rimarko | Praktike tiaj aviadiloj tre ofte funkcias parte aŭtomate kaj parte per teleregado, do estas oportune havi komunan terminon. Tiu termino povus esti "senpilota aviadilo", se oni komprenas, ke almenaŭ en ĉi tiu kunteksto "piloto" signifas stiranton en la aviadilo, do ekskluzivas telereganton. |
Rilatas | 1191:skuvo |
Diskuto | [Edmundo] +eo +eo +Difino +Fako +Rimarko +Diskuto Mi lanĉas la neologismon "spavo". Ĉu la mondo rimarkos? [trio] +eo +Fako +Diskuto Saluton, Mi opinias ke por krei novan vorton oni estas devigata havi plivastan sencon de io "nova". Pro tiu, mi proponas "senkondukanta veturilo" kiu povus esti aviadilo, aŭtomobilo, ktp. Pro tiu, la nova vorto estu "skuvo" aŭ "sk(iu ajn vokalo)vo". Mi malrekomendas V(vokalo)SKO ĉar tro similas al vasko, vesto, viskio, vosto... nur eblas vusko. Dankon pro la ideo. [Edmundo] +Diskuto Bone, sed "skuvo" havas alian difinon, do ni kreu novan artikolon ... [Edmundo] -eo -skuvo[]rekomendita [Ikar] +eo +Diskuto Kiel mi komprenas, temas ne nur pri (senpilotaj) aviadiloj ✈, sed ankaŭ pri helikopteroj, kvadrokopteroj ktp, ĉu ne? Pro tio la varianto "senpilota _aviadilo_" ŝajnas esti ne tiom bona... [Edmundo] +Diskuto Nu, legu la difinon en PIV de "aviadilo". [Ikar] +Diskuto Jes, PIV difinas aviadilon kiel "Ĉiaspeca aerportata veturilo -> aeroplano, helikoptero, hidroplano". Sed ReVo diras: "Flugmaŝino, aeroplano", pro tio mi ekdubis. Ĝis nun mi ĉiam uzadis vorton "aviadilo" nur en signifo de "aeroplano" :) [Bart Demeyere] +Bildo 2018-07-07 09:02:15 |
de | Drohne - unbemanntes Luftfahrzeug |
en | drone - RPA - RPAS - UAS - UAV |
ja | ドローン - 無人探査機 |
pl | dron - samolot bezzałogowy |
ru | БПА - беспилотник - дрон |
Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)