ViVo Artikolo 1070

eo tria de malantaŭe - trie plej lasta - (tria plej lasta) !
Difino

Tria, se kalkuli de malantaŭe; estanta tuj antaŭ la antaŭlasta.

Rimarko

(tria plej lasta): malpli bona!: por kelkaj estas konfuze kaj ili pensas ke estas ambaŭ la tria kaj la plej lasta, kvankam rajtas

Diskuto [Lu Wunsch-Rolshoven] +eo +Difino
[Bart Demeyere] +Diskuto
Kial ne 'tria plej lasta'?
[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
Por mia sento "tria plej lasta" apudmetas du adjektivojn; do iusence por mi temas pri la tria kaj ankaŭ la plej lasta. Kp. "la granda plej lasta kuranto". Vidu ankaŭ http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/pli_plej.html#i-gr9 kiu tamen ne diskutas tion kaj permesas ambaŭ. Laŭ Google "tria plej granda" estas iomete pli ofta ol "trie".
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi komprenas ke Bertilo ekzakte priskribas la ĉi-tion. 'la dua plej rapida', ne estas 'la dua' + 'la plej rapida', do 'tria plej lasta' estas ekzakte kio estas celita ĉi-tie kaj bona Eo. Li ankaŭ parolas pri alternativo 'la dua el la plej rapidaj', sed 'la dua/tria el la plej lastaj' ne taŭgas, ĉar tio estus la lasta.
[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
Mi ne insistas pri "trie plej lasta". Sed mi simple konstatas, ke al mi ĝi sonas logike, ke ĝi ne kontraŭdiras iun regulon, ke Bertilo permesas ĝin kaj ke ĝi sufiĉe ofte troveblas rete.
Bertilo akceptas "tria" konsiderante, ke "tria" rilatas al la tuto de "plej lasta (io)"; por mi tiu klarigo estas tro komplika - sed estas persona vidpunkto.

[Bart Demeyere] ~eo +eo +eo
~tria de malantaŭe[trie plej lasta]uzebla
[Bart Demeyere] +Diskuto
Nu, mi aldonis, kun komento. Ĉu bone resumite? La uzanto legu tiun-ĉi diskuton kiam ili devas elekti inter la eblecoj (aŭ eniru la diskuton).
(Mi ankaŭ korektis vian aldonadon de 'trie plej lasta')

[Edmundo] ~Difino
~Se kalkuli de malantaŭe, la tria
[Edmundo] +Diskuto
Mi esperas, ke neniu kontraŭas la etan ŝanĝon de la difino. Ankaŭ mi preferas "trie". Cetere, notu jenon ĉe http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#sint: Uzu "Kaunas estas la due plej granda urbo de Litovio" kaj ne "... dua plej granda ...".
[Bart Demeyere] ~eo
~tria plej lasta[!por kelkaj estas konfuze kaj ili pensas ke estas ambaŭ la tria kaj la plej lasta, kvankam rajtas]uzebla
[Bart Demeyere] +Diskuto
Argumento en Monato, mi ja devas konsenti! ;-) Do mi metas tion malpli bona

2013-12-04 18:48:20

de drittletzter
nl derde laatste
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)